Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 213:
 
En 1914, ŝi iris kiel kutime al feritempa ripozado en [[Belle-Île-en-Mer|Belle-Île]] kun sia familio kaj proksimaj amikoj. Tie, ŝi ricevis la novaĵojn de la murdo de la Arkiduko Franz Ferdinand, kion ĉiuj tiam subkomprenis kiel la komenco de la [[Unua Mondmilito]]. Ŝi urĝis reen al Parizo, kiu estis minacata per alproksimiĝo de germana armeo. En Septembro, Bernhardt estis petita de la Ministro de Milito translokiĝi al pli sekura loko. Ŝi eliris al vilao en la [[Golfo de Arcachon]], kie ŝia kuracisto malkovris ke gangreno estis disvolviĝinta en ŝia vundita kruro. Ŝi estis transportita al [[Bordozo]], kie la 22a de Februaro 1915, kirurgon amputis ŝian kruron preskaŭ ĝis la kokso. Ŝi malakceptis la ideon de artefarita kruro, lam-bastonoj, aŭ [[rulseĝo]], kaj anstataŭe ŝi estis kutime portita per [[palankeno]] kiun ŝiu mem desegnis, subtenita de du longaj bastonteniloj kaj portita de du viroj. Ŝi havis la seĝon dekoraciita laŭ [[stilo Ludoviko la 15-a]], kun blankaj flankoj kaj orumita ornamaĵo.<ref> Skinner 1967, pp. 318–320.</ref>
 
Ŝi revenis al Parizo la 15an de Oktobro, kaj, spite la perdon de sia kruro, ŝi plue iris sur la scenejo de sia teatro; scenoj estis aranĝitaj tiele ke ŝi povus esti side, aŭ subtenita de subtenilo kaŝante sian kruron. Ŝi tiele partoprenis en patriota "sceneja poemo" de Eugène Morand, nome ''Les Cathédrals'' (La katedraloj), ludante la parton de la [[Strasburga Katedralo]]; unue, side, ŝi deklamis poemon; poste ŝi leviĝante sur sia nura kruro, klinis kontraŭ la brako de la seĝo, kaj deklaris "Ploru, ploru, Germanio! La germana aglo estis falinta en la Rejnon!"<ref> Skinner 1967, p. 320.</ref>
 
Bernhardt aliĝis al trupo de famaj francaj aktoroj kaj veturis al la Batalo de Verdun kaj al la Batalo de Argonne, kie ŝi ludis por soldatoj kiuj ĵus estis revenintaj aŭ irontaj al la batalo. Subtenita sur kusenoj sur brakoseĝo, ŝi deklamis sian patriotan paroladon kiel Strasburga Katedralo. Alia aktorino ĉeestanta en la evento, nome Beatrix Dussanne, priskribis ŝian prezenton: "La miraklo denove okazis; Sarah, maljuna, kripla, unu fojon plie iluminis homamason pere de la radioj de sia genio. Tiu malforta kreitaĵo, malsana, vundita kaj senmova, povis ankoraŭ, tra la magio de la parolo, re-instigi heroismon en tiuj soldatoj lacegaj el la batalo."<ref> Skinner 1967, p. 322.</ref>
 
Ŝi revenis al Parizo en 1916 kaj faris du kurtajn filmojn pri patriotaj temoj, unu bazita sur la historio de [[Johana de Arko]], la alia nome ''Patrinoj de Francio''. Poste ŝi enŝipiĝis al sia fina usona adiaŭa turneo. Spite la minacon de la germanaj [[submarŝipo]]j, ŝi trapasis la Atlantikon kaj turneis en Usonon, prezentante en ĉefaj urboj kiel Novjorko kaj San Francisko. Bernhardt ricevis diagnozon de [[uremio]], kaj devis havi urĝan ren-operacion. Ŝi rekuperiĝis en [[Long Beach]], Kalifornio, dum kelkaj monatoj, verkante mallongajn rakontojn kaj novelojn por publikigo en francaj gazetoj. En 1918, ŝi revenis al Novjorko kaj enŝipiĝis al Francio; elŝipiĝis en Bordozo la 11an de Novembro 1918, nome la tago kiam estis subskribita la batalĉeso kiu finigis la Unuan Mondmiliton.<ref> Skinner 1967, pp. 326-327.</ref>
 
===Finaj jaroj (1919–1923)===
 
==Kariero==