Socialema ŝtato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{redaktata}}'''Socialema ŝtato''' estas koncepto de [[registaro]] en kiu la [[ŝtato]] ludas ŝlosilan rolon en la protekto kaj helpo al la sociala kaj ekonomia bonfarto de ties [[civitano]]j. Ĝi estas bazita sur la principoj de egaleco de oportunoj, egaleca distribuado de [[riĉo]], kaj publika respondeco pri tiuj kiuj ne kapablas havigi al si la minimumajn provizojn por havi bonan vivon. La ĝenerala termino povas utili por vario de formoj de ekonomia kaj socia organizado.<ref> [https://www.britannica.com/topic/welfare-state Welfare state,] [[Encyclopedia Britannica]] Online. Alirita la 4an de Majo 2018.</ref> La sociologo T. H. Marshall priskribis la modernan socialeman ŝtaton kiel distinga kombino de [[demokratio]], bonfaro kaj [[kapitalismo]].<ref> Marshall, T H. Citizenship and Social Class: And Other Essays. Cambridge [Eng.: University Press, 1950]. Print.</ref>
 
Modernaj socialemaj ŝtatoj estas por ekzemplo [[Germanio]], [[Francio]], [[Belgio]] kaj [[Nederlando]],<ref> Shorto, Russell (29a de Aprilo, 2009). [https://www.nytimes.com/2009/05/03/magazine/03european-t.html?pagewanted=all Going Dutch.] [[The New York Times]] (gazeto). Alirita la 4an de Majo 2018.</ref> same kiel la nomataj [[Nordlandoj]], nome [[Islando]], [[Svedio]], [[Norvegio]], [[Danio]] kaj [[Finlando]]<ref> Paul K. Edwards and Tony Elger, The global economy, national states and the regulation of labour (1999) p. 111</ref> kiuj uzas sistemon konatan kiel Nordia modelo aŭ [[Skandinava modelo]]. Esping-Andersen klasigis la plej disvolvigitajn socialemajn ŝtatojun en tri kategoriojn: socialdemokrata, konservativa kaj liberala.<ref> Esping-Andersen (1990); por revizio de lia tiparo vidu Ferragina kaj Seeleib-Kaiser (2011).</ref>