Ĥalid ibn Ŭalid: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
Ĥalid ibn Ŭalid (''Ĥalid filo de al-Ŭalid'') estis de la tribo de [[Mekko]] nome [[Kurajŝoj]], el klano kiu dekomence kontraŭis al Muhammad. Li ludis gravan rolon en la Mekka venko ĉe la [[Batalo de Uhud]] kontraŭ la islamanoj. Li konvertiĝis al [[Islamo]], kaj aliĝis al Muhammad post la [[Traktato de Hudajbija]] kaj partoprenis en variaj ekspedicioj por li, kiaj la [[Batalo de Mutah]]. Ĝi estis la unua batalo inter Romianoj (''rumi'', nome anoj de eksa romia imperio) kaj Islamanoj. Ĥalid ibn Ŭalid informis ke la luktado estis tiom intensa, ke li uzis naŭ glavojn, kiuj rompiĝis en la batalo. Ĥalid venkis super Zajd ibn Harita, poste super Jafar ibn Abi Talib, poste super Abdullah ibn Raŭahah, kiuj estis mortigitaj. Post la morto de Muhammad, li ludis ŝlosilan rolon en la estrado de la fortoj de [[Medino]] por Abu Bakr en la [[Militoj pro Apostateco]], konkerante centran Arabion kaj submetante arabajn tribojn. Li konkeris la sasanidan araban [[Satelita ŝtato|satelitan regnon]] nome [[Al-Hirah]], kaj venkis super la [[Sasanida Imperio|Sasanid-Persaj fortoj]] dum sia konkero de [[Irako]] ([[Mezopotamio]]). Li estis poste sendita al la okcidenta fronto por konkeri [[Syria|Romian Sirion]] kaj la bizancaraban ŝtaton de [[Gasanidoj]].
 
Kvankam Umar poste liberigis lin el alta estreco, li tamen restis la fakta ĉefo de fortoj arigitaj kontraŭ Bizanco dum la koemncajkomencaj epokoj de la [[ Arab-bizancaj militoj ]].<ref name="Britannica"/> Sub lia regado, [[Damasko]] estis kaptita en 634 kaj la ŝlosila araba venko kontraŭ la [[Bizanca Imperio|bizancasjbizancaj fortoj]] estis atingita ĉe la [[Batalo de Jarmuk]] (636),<ref name="Britannica"/> kiu kondukis al la konkero de [[Sirio|Bilad al-Sham]] ([[Levantenio]]). En 638, pinte de sia kariero, li estis elpostenigita el militaj servoj.
 
Ĥalid ibn Ŭalid onidire luktis en ĉirkaŭ cento da bataloj, kaj grandaj kaj malgrandaj same kiel ĉe unuopaj defioj, dum sia militkariero. Nevenkita, li restas kiel unu el plej fajnaj militgeneraloj en historio.<ref>{{Harvnb|Akram|2004|p=499}}</ref>