Bizanca–Sasanida Milito de 602–628: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Roman Empire 600 AD.PNG|thumb|right|La Bizanca Imperio komenco de la 7a jarcento.]]
[[File:The Sasanian Empire on the eve of the Final Roman-Persian War.png|thumb|right|La Sasanida Imperio antaŭ la fina Rom-Persia Milito.]]
La '''Bizanca–Sasanida Milito de 602–628''' estis la fina kaj plej detrua el la serio de militoj luktitaj inter la [[Bizanca Imperio]] ([[Orienta Romia Imperio]]) kaj la [[Sasanida Imperio]] de [[Persio]]. La antaŭa milito inter la du potencoj estis fininta en 591 post la imperiestro [[Maurikios]] helpis la Sasanidan reĝon [[Ĥosro la 2-a]] rehavi sian tronon. En 602 Maurikios estis murdita de sia politika rivalo [[Fokas]]. Ĥosro deklaris militon, evidente por venĝi la morton de Maurikios. Tio iĝis konflikto kiu daŭris jardekojn, nome la plej longa milito en la serio, kaj estis luktita laŭlonge de la tuta [[Mezoriento]]: en [[Egipto]], [[Levantenio]], [[Mezopotamio]], [[Kaŭkazo]], [[Anatolio]], [[Armenio]], la [[Egea Maro]] kaj eĉ antaŭ la muregoj de Konstantinopolo mem.