Romia Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Roman Republic Empire map.gif|eta|dekstra|250px|<center>La [[ekspansio]] de la Romia Imperio tempe.]]
[[Dosiero:Statue-Augustus.jpg|dekstra|eta|250px|[[Aŭgusto Cezaro]].]]
La '''Romia Imperio''' ([[-27|27 a.K.]] ĝis [[1453|1453 p.K.]]) estis imperio de la epoko de la [[Grek-romia antikvo]], kies ĉefurbo estis [[Romo]], kaj kiu regis la landojn ĉirkaŭ la [[Mediteraneo]] dum kvin jarcentoj laŭ sistemo de [[aŭtoritatismo]]. En [[476]] [[Romio]] kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de [[ĝermanoj]]. La orienta, [[grekio|greklingva]] parto de la imperio, kiu hegemoniis aparte depost [[395]], travivis kaj daŭre ekzistis sub la gvido de [[Konstantinopolo]] sub la nomo [[BizancaOrienta imperioRomia Imperio]]. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la iaman imperion sub la nomo [[Sankta Romia Imperio]].
 
La romia imperio estis la posteulo de la [[Romia Respubliko]]. Dum la finaj cent jaroj de la respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj, sed interne baraktis pro enlandaj militoj. La enlandaj militoj finiĝis, kiam [[Oktavio]] restis kiel la nura forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En [[-27]] la senato nomis lin ''Aŭgusto Cezaro'', kaj donis al li la potencon de [[imperiestro]]. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco - la tiel nomata ''[[Pax Romana]]'' aŭ ''romia paco''. Dum la imperia epoko la teritorio sub regado de Romio plupliiĝis ĝis atingi sian maksimuman etendon dum la regado de Trajano, kiam ĝi ampleksis el Atlantika Oceano okcidente ĝis la bordoj de la Kaspia Maro, la Ruĝa Maro kaj la golfo Persa oriente, kaj ekde la dezerto Sahara sude ĝis la arbaraj teroj borde de la riveroj Rejno kaj Danubo kaj la limo kun Kaledonio norde. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ [[120]], la imperio regis [[Eŭropo]]n sude de la [[Danubo]] kaj okcidente de la [[Rejno]], [[Britio]]n sude de la [[Muro de Hadriano]], [[Dacio]]n (la nunan [[Rumanio]]n), [[Anatolio]]n, [[Sirio]]n, [[Palestino]]n, [[Egiptio]]n kaj la nordan marbordon de [[Afriko]]. Portempe, sub la regno de [[Trajano]] Romio ankaŭ tenis [[Armenio]]n, [[Mezopotamio]]n, kaj okcidentan [[Germanio]]n.