Partia Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Parthian Empire.gif|thumb|dekstre|300px|Kronologio de la Partia Imperio inklude gravajn okazaĵojn kaj teritorian evoluon.]]
La '''Partia Imperio''' (247 a.K. – 224 p.K.), konata ankaŭ kiel '''Arsacida Imperio''',<ref> El [[Antikva greka]] Ἀρσάκης Arsakēs, el [[Parta lingvo]] Aršak.</ref> estis grava [[Iranaj popoloj|Irania]] politika kaj kultura povo en teritorioj de nuntempa [[Irano]] kaj [[Irako]] ([[Mezopotamio]]).<ref> Waters 1974, p. 424.</ref> Ĝia lasta nomo deriviĝis el Arsaces la 1-a de [[Partio]]<ref> Brosius 2006, p. 84</ref> kiu, kiel estro de la Parnia tribo, fondis ĝin en la mezo de la 3a jarcento a.K. kiam li konkeris la regionon Partio<ref> "roughly western Khurasan" Bickerman 1983, p. 6.</ref> en la Irana nordoriento, poste satrapio (provinco) en ribelo kontraŭ la [[Seleŭkia Imperio]]. Mitridates la 1-a (ĉ. 171–138 a.K.) ege etendigis la imperion konkerinte [[Medio (regiono)|Medion]] kaj [[Mezopotamio]]n el la Seleŭkoj. Je tiu momento, la Partia Imperio etendiĝis el la nordaj areoj de [[Eŭfrato]], en kio estas nune centr-orienta [[Turkio]], el orienta [[Irano]]. La imperio, situa ĉe la komercvojo [[Silka Vojo]] inter la Romia Imperio en la [[Mediteranea regiono|Mediteranea Baseno]] kaj la [[Dinastio Han|Imperio Han]] de [[Ĉinio]], iĝis centro de komerco.