Aŭgusto Cezaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 106:
Oktaviano perforte eniris en la [[Templo de Vesta|templon de la Vestaj Virgulinoj]] kaj kaptaĉis la sekretan testamenton de Antonio, kiun li tuj publikigis. La testamento estus fordoninta ĉiujn Rom-konkeritajn teritoriojn kiel regnoj por ke regu ilin liaj filoj, kaj deklarinta [[Aleksandrio]]n kiel la loko por tombo por ŝi kaj lia reĝino.<ref name="eck 34 35">Eck (2003), 34–35</ref><ref name="ccaa 21 22">Eder (2005), 21–22.</ref> Fine de 32 a.K., la Senato oficiale nuligis la povojn de Antonio kiel konsulo kaj deklaris militon kontraŭ la reĝimo de Kleopatra en Egipto.<ref name="eck 35">Eck (2003), 35.</ref><ref name="ccaa 22">Eder (2005), 22.</ref>
Komence de la jaro 31 a.K., Antonio kaj Kleopatra estis portempe staciigitaj en Grekio kiam Oktaviano atingis dekomencan venkon: la ŝiparo sukcese transigis trupojn tr la [[Adriatika Maro]] sub la komando de Agripa.<ref name="eck 37">Eck (2003), 37.</ref> Agripa fortranĉis la livervojojn de la ĉefa forto de Antonio kaj Kleopatra mare, dum Oktaviano surteriĝis en la kontinenta tero antaŭ la insulo Korcira (nuntempa [[Korfuo]]) kaj marŝis suden.<ref name="eck 37" /> Kaptita mare kaj tere, dizertantoj de la armeo de Antonio fuĝis ĉiutage al la flanko de Oktaviano dum lia trupoj estis sufiĉe trankvilaj por fari preparojn.<ref name="eck 37" />
[[File:Venus and Cupid from the House of Marcus Fabius Rufus at Pompeii, most likely a depiction of Cleopatra VII.jpg|thumb|upright=1.15|Tiu [[Pompeja arto|Romja murpentraĵo]] de la mezo da la 1a jarcento a.K. en [[Pompejo]], Italio, montrante [[Venuso (diino)|Venuson]] kun [[Amoro (dio)|Kupido]] estas plej verŝajne priskribo de [[Kleopatra la 7-a]] de [[Ptolemea Egipto]] kiel [[Venuso (diino)|Venuso Genera]], kun ŝia filo [[Cezariono]] kiel la kupido, simila laŭ aspekto al la nune perdita statuo de Kleopatra starigita de [[Julio Cezaro]] en la Templo de Venuso Genera (ene de la [[Cezara Forumo]]). La posedanto de la Domo de Marko Fabjo Rufo en Pompejo surmurigis la ĉambron de tiu pentraĵo, plej verŝajne kiel tuja reago al la ekzekuto de Cezariono por ordono de Aŭgusto en 30 a.K., kiam artaj priskriboj de Cezariono estis konsideritaj [[Damnatio memoriae|polemika temo]] por la reganta reĝimo.<ref>Roller (2010), 175.</ref><ref>Walker (2008), 35, 42-44.</ref>]]
La ŝiparo de Antonio navigis tra la golfo de Aktio en la okcidenta marbordo de Grekio en senespera klopodo liberiĝi el la [[Blokado|ŝipa blokado]]. Tie la ŝiparo de Antonio frontis la multe pli grandan ŝiparon de pli malgrandaj, pli manovreblaj ŝipoj sub la komandantoj Agripa kaj Gajo Sosio en la [[Batalo de Aktio]] la 2an de Septembro 31 a.K.<ref name="eck 38">Eck (2003), 38.</ref> Antonio kaj liaj restintaj fortoj saviĝis nur pro finfina savoperaco fare de la ŝiparo de Kleopatra kiu estis atendinta proksime.<ref name="eck 38 39">Eck (2003), 38–39.</ref>
Oktaviano persekutis ilin kaj venkis iliajn fortojn en Aleksandrio la 1an de Aŭgusto 30 a.K. — post kio Antonio kaj Kleopatra memmortigis sin. Antonio falis sur sia glavo kaj estis portita de siaj soldatoj reen al Aleksandrio kie li mortis sur la brakoj de Kleopatra. Ŝi mortis tuj poste, ŝajne pro la veneniga mordo de [[serpento]] aŭ rekte per veneno.<ref name="eck 39"> Eck (2003), 39.</ref> Oktaviano estis utiliginta sian postenon kiel heredanto de Cezaro por pluigi sian politikan karieron, kaj li bone konsciis pri la danĝeroj permesi al aliulo fari la samon. Li tiele sekvis la konsilon de Arjo Didimo ke "du Cezaroj estas tro multaj", ordonante la mortigon de [[Cezariono]], nome la filo de Julio Cezaro kun Kleopatra, dum li pardonis la filojn de Kleopatra kun Antonio, kun la escepto de la pliej aĝa filo de Antonio, nome Marko Antonio Antilo.<ref>Green (1990), 697.</ref><ref>Scullard (1982), 171.</ref> Oktaviano jam antaŭe estis montrinta malmultan pardonemon al kapitulaciigitaj malamikoj kaj agadis laŭ manieroj kiuj montriĝis malpopularaj inter la Romia popolo, kvankam ŝajne li pardonis multajn el siaj opoziciintojn post la Batalo de Aktio.<ref name = "eck 49" />
=== Aŭgusto kiel unua inter samrajtaj ===
|