Cezara Forumo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Kiel parto de la dediĉo, Julio Cezaro proponis kaj financis ludojn, indikante la altan koston kaj tiele la personan intereson kiun Cezaro estis investinta en la projekto. Cezaro metis ankaŭ statuon de sia favorita [[ĉevalo]] antaŭ la templo. Post lia murdo, oni aldonis statuon de Cesaro rajdanta tiun ĉevalon. La Templo de [[Venuso (mitologio)|Venuso Genera]] estis kompletigita post la murdo de Cezaro fare de Romaj senatanoj, kio inkludis ludojn reference al la origina dediĉo de Cezaro al la Forumo.
 
[[Dosiero:The Forum of Caesar (built near the Forum Romanum in Rome in 46 BC) and the Temple of Venus Genetrix, Imperial Forums, Rome (21101482544).jpg|eta|dekstra|La Forumo de Julio Cezaro vidata de nordo.]]
 
Malsame al la [[Roma Forumo]], ĝi temis pri unueca projekto: longeca ortangula placo kaj ĉirkaŭe je tri flankoj arkaroj, je la kvara templo, dediĉita al la diino [[Venera]], la generantino, kies praido Julio Cezaro pretendis esti pere de Julo, la praulo de la gento (''gens'') julia, kiu estis filo de [[Eneo]], siavice filo de diino Venera.
 
Cezaro per propra mono aĉetis la terenon, sur kiu la nova monumento estis starigota. Krome li igis modifi la tradician sekularan stilon de la [[Kurio]], sidejo de la [[Senato]], kies rekonstruon oni taskis al Cezaro post ties detruo per incendio; li tiel adaptis ĝin al la stilo de la nova forumo, kiu portis lian nomon. La nova placo reaplikis la modelon de arkaroj konstruitaj ĉirkaŭ temploj, kiun elektis la plej gravaj kaj influaj politikistoj de la lasta jarcento de la Respubliko konstruante en la zono de la Cirko de Flaminio. Ankaŭ la celoj estis la samaj: persona propagando kaj strebo je konsento. Sed nature la proksimeco al la malnova politika centro forte grandigis ĝian efekton.
 
{{coord|41|53|38.43|N|12|29|5.77|E|type:landmark|display=title}}