Aŭgusto Cezaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 114:
Oktaviano persekutis ilin kaj venkis iliajn fortojn en Aleksandrio la 1an de Aŭgusto 30 a.K. — post kio Antonio kaj Kleopatra memmortigis sin. Antonio falis sur sia glavo kaj estis portita de siaj soldatoj reen al Aleksandrio kie li mortis sur la brakoj de Kleopatra. Ŝi mortis tuj poste, ŝajne pro la veneniga mordo de [[serpento]] aŭ rekte per veneno.<ref name="eck 39"> Eck (2003), 39.</ref> Oktaviano estis utiliginta sian postenon kiel heredanto de Cezaro por pluigi sian politikan karieron, kaj li bone konsciis pri la danĝeroj permesi al aliulo fari la samon. Li tiele sekvis la konsilon de Arjo Didimo ke "du Cezaroj estas tro multaj", ordonante la mortigon de [[Cezariono]], nome la filo de Julio Cezaro kun Kleopatra, dum li pardonis la filojn de Kleopatra kun Antonio, kun la escepto de la pliej aĝa filo de Antonio, nome Marko Antonio Antilo.<ref>Green (1990), 697.</ref><ref>Scullard (1982), 171.</ref> Oktaviano jam antaŭe estis montrinta malmultan pardonemon al kapitulaciigitaj malamikoj kaj agadis laŭ manieroj kiuj montriĝis malpopularaj inter la Romia popolo, kvankam ŝajne li pardonis multajn el siaj opoziciintojn post la Batalo de Aktio.<ref name = "eck 49" />
 
== Nura reganto de Romo ==
=== Aŭgusto kiel unua inter samrajtaj ===
[[File:Octavian aureus circa 30 BCE.jpg|thumb|[[Aŭreo]] de Oktaviano, ĉirkaŭ 30 a.K., [[Brita Muzeo]].]]
Post la Batalo de Aktio kaj la malvenko de Antonio kaj Kleopatra, Oktaviano estis en situacio regadi la tutan Respubliko laŭ neoficiala [[princlando]]<ref name="ccaa 34 35">Gruen (2005), 34–35.</ref> — sed li devis atingi tion pere de pliampleksigo de povoj. Li faris tion flatante la Senaton kaj la popolon dum subtenis la respublikajn tradiciojn de Romo, ŝajnigante ke li ne aspiris al diktatoreco aŭ monarkio.<ref name="ccaa 24 25" /><ref name="ccaa 38 39" /> Marŝante al Romo, Oktaviano kaj [[Marcus Vipsanius Agrippa|Marko Agripa]] estis elektitaj kiel duopaj [[Romia konsulo|konsuloj]] fare de la Senato.<ref name = "eck 45" />
 
Jaroj de enlanda milito estis lasinta Romon en stato de preskaŭ senjureco, sed la Respubliko ne estis preparita akcepti la kontrolon de Oktaviano kiel despoto. Samtemoe, Oktaviano ne povis simple forlasi sian aŭtoritaton sen risko de pluaj enlandaj militoj inter la Romiaj generaloj kaj, eĉ se li ne deziris ajnano postenon de aŭtoritato, lia posteno postulis ke li zorgu pri la bonfarto de la urbo Romo kaj de la [[Roma provinco|Romiaj provincoj]]. La celoj de Oktaviano ekde tiam estis revenigi Romon al stato de stabileco, tradicia laŭleĝeco, kaj civileco pere de la malpezigo de la politika premo metita sur la juraj tribunaloj kaj sekurigo de libera balotado— almenaŭ teorie.<ref name="eck 44 45">Eck (2003), 44–45.</ref>
 
[[Dosiero:Augstus kameo.jpg|eta|dekstra|Aŭgusto kiel triumfanto ([[kameo]]).]]