Aŭgusto Cezaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 109:
Komence de la jaro 31 a.K., Antonio kaj Kleopatra estis portempe staciigitaj en Grekio kiam Oktaviano atingis dekomencan venkon: la ŝiparo sukcese transigis trupojn tr la [[Adriatika Maro]] sub la komando de Agripa.<ref name="eck 37">Eck (2003), 37.</ref> Agripa fortranĉis la livervojojn de la ĉefa forto de Antonio kaj Kleopatra mare, dum Oktaviano surteriĝis en la kontinenta tero antaŭ la insulo Korcira (nuntempa [[Korfuo]]) kaj marŝis suden.<ref name="eck 37" /> Kaptita mare kaj tere, dizertantoj de la armeo de Antonio fuĝis ĉiutage al la flanko de Oktaviano dum lia trupoj estis sufiĉe trankvilaj por fari preparojn.<ref name="eck 37" />
 
[[File:Venus and Cupid from the House of Marcus Fabius Rufus at Pompeii, most likely a depiction of Cleopatra VII.jpg|thumb|upright=1.15|Tiu [[Pompeja arto|RomjaRomia murpentraĵo]] de la mezo da la 1a jarcento a.K. en [[Pompejo]], Italio, montrante [[Venuso (diino)|Venuson]] kun [[Amoro (dio)|Kupido]] estas plej verŝajne priskribo de [[Kleopatra la 7-a]] de [[Ptolemea Egipto]] kiel [[Venuso (diino)|Venuso Genera]], kun ŝia filo [[Cezariono]] kiel la kupido, simila laŭ aspekto al la nune perdita statuo de Kleopatra starigita de [[Julio Cezaro]] en la Templo de Venuso Genera (ene de la [[Cezara Forumo]]). La posedanto de la Domo de Marko Fabjo Rufo en Pompejo surmurigis la ĉambron de tiu pentraĵo, plej verŝajne kiel tuja reago al la ekzekuto de Cezariono por ordono de Aŭgusto en 30 a.K., kiam artaj priskriboj de Cezariono estis konsideritaj [[Damnatio memoriae|polemika temo]] por la reganta reĝimo.<ref>Roller (2010), 175.</ref><ref>Walker (2008), 35, 42-44.</ref>]]
La ŝiparo de Antonio navigis tra la golfo de Aktio en la okcidenta marbordo de Grekio en senespera klopodo liberiĝi el la [[Blokado|ŝipa blokado]]. Tie la ŝiparo de Antonio frontis la multe pli grandan ŝiparon de pli malgrandaj, pli manovreblaj ŝipoj sub la komandantoj Agripa kaj Gajo Sosio en la [[Batalo de Aktio]] la 2an de Septembro 31 a.K.<ref name="eck 38">Eck (2003), 38.</ref> Antonio kaj liaj restintaj fortoj saviĝis nur pro finfina savoperaco fare de la ŝiparo de Kleopatra kiu estis atendinta proksime.<ref name="eck 38 39">Eck (2003), 38–39.</ref>