Ĝemelurbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
Urboĝemelecoj evoluis en [[Eŭropo]] post la [[Dua mondmilito]] kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito. La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo. Dum la [[Malvarma milito]] ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita [[Germanio]]. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunuigita lando. Ekde 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de [[Eŭropa Unio]].
 
* [[Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo|La Konsilantaro de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj]] (''CEMR - Council of European Municipalities and Regions'') en sia [http://www.ccre.org/docs/twinning_officers.pdf retejo] donas liston de la ĝemeliĝaj funkciuloj en ĉiuj Unuiĝintaj Naciaj Komunumoj en ĉiuj Eŭropaj landoj, ne nur en Eŭropa Unio. La organizaĵo havas komitatojn kaj laborgrupojn pri diversaj temoj.
 
* La ĝemeliĝa retejo de la CEMR ([http://www.twinning.org ''Twinning.org'']) donas pli da informoj pri ĝemeliĝo ene de Eŭropo, ne nur ende Eŭropa Unio.
== Usono ==
* La ĝemelurbaj rilatoj inter Usono kaj eksterusonaj landoj komenciĝis post la Dua mondmilito kaj evoluis al nacia movado kiam laŭ iniciato de Prezidento Dwight D. Eisenhower en 1956 kreiĝis la organizaĵo ''Sister Cities International'' (Fratinaj Urboj Internaciaj). Origine parto de la Usona Nacia Ligo de Urboj (''National League of Cities''), pro enormaj kreskado kaj populareco en 1967 [http://www.sister-cities.org Sister Cities International] (SCI) iĝis aparta, senprofitcela korporacio. La intenco de Prezidento Eisenhower estis partoprenigi individuojn kaj organizojn je ĉiu nivelo de la socio en civitana diplomatio, esperante ke interhomaj rilatoj, instigitaj de ĝemelaj rilatoj urbaj, provincaj kaj ŝtataj, malpliigos la ŝancon ke okazos estontaj tutmondaj konfliktoj. Tiu senprofitcela civitan-diplomatia reto celas krei kaj fortigi partnerecojn inter usonaj kaj eksterusonaj komunumoj por pliigi tutmondan kunlaboradon je komunuma nivelo, instigi kulturan interkompreniĝon kaj stimuli ekonomian evoluon. Ĝi kondukas la movadon por loka komunuma evoluo kaj volontula aktivado per instigi kaj kapabligi individuajn civitanojn, municipajn oficistojn kaj komercestrojn realigi longdaŭrajn programojn de reciproka avantaĝo. Entute estas pli ol 2000 usonaj urboj kiuj havas de 1 ĝis ĉirkaŭ 15 ĝemeliĝojn en la tuta mondo.