L. L. Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Joloko (diskuto | kontribuoj)
e kelkaj korektetoj
Linio 44:
Lia unua planlingva projekto, ''Lingwe universala'', estis preta jam en la komenco de la vintro [[1878]], kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la [[17-a de decembro]] (nova stilo), li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo (al tio rilatas la [[Zamenhof-tago]]). En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton, kaj en [[1885]], kiam li kuraciste eklaboris en [[Veisiejai]] ([[Litovio]]), li havis pli-malpli preta tiun projekton, kiun li publikigis en [[1887]] – Esperanton.
 
La [[26-a de julio|26-an de julio]] [[1887]] li povis eldoni la [[Unua Libro|Unuan Libron]] danke al la financa helpo de la [[Aleksandro Silbernik|patro]] de [[Klara Zamenhof]] (naskita Silbernik), al kiu li edziĝis samjare je la [[9-a de aŭgusto]].<ref name="teraz-sk-2017-07-26-klara">{{citaĵo el la reto | url = http://www.teraz.sk/knihy/pred-130-rokmi-vysla-prva-ucebnica-es/272121-clanok.html | titolo = Za vznikom esperanta stáli vzájomné nezhody národností na trhovisku | alirdato = 2018-04-25 | aŭtoro = TASR | dato = 2017-07-26 | verko = Teraz.sk | eldoninto = TERAZ MEDIA | lingvo = sk | citaĵo = Na prelome rokov 1886-1887 sa vo Varšave Ludwik Zamenhof zoznámil s Klarou Zilbernik, dcérou majiteľa továrne na výrobu mydla. Práve on poskytol "otcovi esperanta" potrebné peniaze na vytlačenie prvej učebnice. Cenzúra povolila 2. júna 1887 vytlačenie knihy v ruskom jazyku, vďaka čomu ju pod pseudonymom Doktoro Esperanto (z ktorého vychádzalo aj neskoršie pomenovanie jazyka) vydal 26. júla 1887. O necelý mesiac nato si vzal Klaru za manželku.}}</ref> En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, [[Adamo Zamenhof|Adamo]] ([[1888]]) kaj [[Zofia Zamenhof|Zofia]] ([[1889]]); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En [[1904]] venis ankoraŭ lalia dua filino, [[Lidja Zamenhof|Lidja]].
 
Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en Oktobro 1893 venis al [[Grodno]], kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.
 
Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun lasia edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en [[Kaunas]], kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. LaLia edzino ne laboris. Ili deklaris ke ili apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. La paro Zamenhof dungis du servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.<ref>[http://esperanto.org/Ondo/H-roman1.htm Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk] Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?</ref>
 
En Grodno Zamenhof ne nur havis lasian privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per lasiaj principeco kaj severeco” <ref>Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2</ref>.
 
En 1889 la doto de lalia edzino estis foruzita, pro Esperanto kaj ĉar Zamenhof devis helpi al sia patro. Zamenhof devis rekomenci kuracadi, sed havis longan tempon malfacilecon trovi sufiĉe da laboro (resp. pagantaj pacientoj) por vivteni sin, kaj devis dum kelkaj jaroj iom reteni sin de Esperanto. Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ la 8-a de novembro [[1897]] li loĝis en [[Varsovio]], [[strato Dzika 9]], en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 li iom pli bonfartis finance.
 
Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis, en okcidenta Eŭropo, kaj kiel kunlaboranto de ''[[La Revuo]]'' kaj verkanto por ''Hachette''-eldonejo li enspezis por veturi al la [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalaj Kongresoj]] (UK). La unua UK, en la franca Bulonjo-ĉe-maro, estis lia unua libertempo depost dudek jaroj, opiniis lia frato Leon. Zamenhof vizitis ĉiujn UK-ojn kaj foje ankaŭ banlokojn en [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio-Hungario]].