Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 198:
En 1903, ŝi havis alian nesukcesan rolon ludante alian masklan rolulon en la [[opero]] ''Werther'', tristeca adaptaĵo de la historio de la germana verkisto [[Johann Wolfgang von Goethe]]. Tamen, ŝi tuj revenis per alia sukcesego, ''La sorcière'' de Sardou. Ŝi ludis la rolon de maŭra sorĉistino enamiĝinta al kristana hispano, kio kondukis al ŝia persekutado fare de la katolika eklezio. Tiu historio de toleremo, venante tuj post la [[afero Dreyfus]], estis finance sukcesa, kaj Bernhardt ofte faris kaj matenan kaj vesperan prezentojn.<ref> Tierchant 2009, pp. 294–295.</ref>
Inter 1904 kaj 1906 ŝi aperis en ampleksa gamo da roloj, inter kiuj [[Francesca di Rimini]] de [[Francis Marion Crawford]], Fanny en ''Sappho'' de [[Alphonse Daudet]], la magiistino [[Kirko (mitologio)|Circe]] en teatraĵo de Charles Richet, [[Marie Antoinette]] en la historia dramo ''Varennes'' de Henri Lavedan kaj Gustave Lenôtre, la princo-poeto Landry en versio de [[La dormanta belulino]] de Richepin kaj Henri Cain, kaj nova versio de la teatraĵo ''Pelléas et Mélisande'' de la [[Simbolismo (arto)|simbolisma]] [[poeto]] [[Maurice Maeterlinck]], en kiu ŝi ludis la masklan rolon de Pelléas, kun la brita aktorino Beatrice Campbell kiel Melissande.<ref> Tierchant 2009, pp. 297–298.</ref> Ŝi stelulis ankaŭ en nova versio de ''Adrienne Lecouvreur'', kiun ŝi mem verkis, alia oll pli frua versio kiun verkis por ŝi Scribe. Dum tiu tempo ŝi verkis dramon, ''Un coeur d'homme'', en kiu ŝi ne ludis rolon, kiu estis ludita en ''Théâtre des Arts'', sed daŭris nur tri prezentojn.<ref> Skinner 1967, p. 294.</ref> Ŝi ankaŭ instruis aktoradon dum mallonga
[[File:Sarah-Bernhardt-Ashton-Stevens.jpg|thumb|Bernhardt vizitas la ruinojn de [[San Francisco]] post la [[tertremo de San Francisco (1906)|tertremo]] kaj incendio, akompanate de la kritikisto Ashton Stevens (Aprilo 1906).]]
Bernhardt faris
En 1906–1907, la franca registaro finfine atribuis al Bernhardt la [[Legio de Honoro|Legion de Honoro]], sed nur pro ŝia rolo kiel teatra direktoro, ne kiel aktorino. Tamen, la atribuo tiutempe postulis pritakson de la morala nivelo de la premiito, kaj la konduto de Bernhardt estis ankoraŭ konsiderata skandala. Bernhardt malatentis la ofendon kaj plu ludis kaj banalajn kaj disputigajn rolojn. En novembro 1906, ŝi stelulis en ''La Vierge d'Avila, ou la Courtisane de Dieu'', de [[Catulle Mendes]], ludante la rolon de [[Sankta Tereza]], kion sekvis la 27an de januaro 1907 ''Les Bouffons'' de Miguel Zamocois, en kiu ŝi ludis la rolon de juna kaj amema mezepoka senjoro.<ref> Tierchant 2009, pp. 308–309.</ref> En 1909, ŝi denove ludis la rolon de la 19-jaraĝa Johana de Arko en ''Le procès de Jeanne d'Arc'' de Émile Moreau. Francaj gazetoj instigis lernejanojn vidi ŝian personigon de francia patriotismo.<ref> Skinner 1967, pp. 295–96.</ref>
|