Kolĥida hedero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
Tiu specio estas indiĝena en [[Mezoriento]]. Pro tio estas ofte nomata '''Persa hedero'''<ref> "Persian Ivy". Retejo de BBC. [http://www.bbc.co.uk/gardening/plants/plant_finder/plant_pages/370.shtml] Alirita la 15an de Junio 2018.</ref> aŭ '''kolĉida hedero'''.<ref> "Hedera colchica AGM". Royal Horticultural Society. [https://www.rhs.org.uk/plants/details?plantid=915] Alirita la 15an de Junio 2018.</ref> Ĝi estas daŭrfolia [[ĉiamverda]] arbedo, nome [[rebo]] kaj pli precize [[liano]], kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn, klifojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En varmaj klimatoj, ĝi kreskas pli rapide kaj establiĝas pli rapide ol aliaj specioj de la genro.
 
==Priskribo==
Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn [[folio]]jn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en [[umbelo]]. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.
 
La folioj estas alternaj, kaj de du tipoj, el kiuj unu de palmoformaj kvin-lobaj junulaj folioj ĉe grimpantaj tigoj, kaj alia de senlobaj korformaj maturaj folioj, laŭrecaj, sur fekundaj flortigoj eksponitaj al plena sunlumo, kutime alte en kanopeoj aŭ sur la pinto de rokejoj. [[Tigo]]j estas verdaj. La folioj estas la plej grandaj el ĉiuj hederoj nome 15 cm larĝaj kaj 25 cm longaj.
 
La floroj aperas el fino de somero ĝis la fino de aŭtuno, individue malgrandaj, verdecaj, produktitaj en grandaj nombroj en [[umbelo]]j, kaj tre riĉa en [[nektaro]], grava nutrofonto por [[abelo]]j kaj aliaj insektoj. Ĝi floras en septembro kaj fruktoj formiĝas dum aŭ post vintro. La fruktoj estas bulformaj ([[bero]]j) kaj nigraj se maturaj. Ili estas grava nutrofonto por multaj [[birdo]]j. Estas el po unu al kvin semoj en ĉiu bero, kiuj estas disigitaj fare de birdoj kiuj englutis la berojn.<ref>{{cite web|title=Plant of the Week on www.davisla.wordpress.com|url=http://davisla.wordpress.com/2012/01/24/plant-of-the-week-hedera-colchica-dentata-variegata/|accessdate=7a de Junio 2012}}</ref>
 
==Notoj==