Vilmos Benczik: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''BENCZIK Vilmos''' (naskiĝis en [[1945]], esperantistiĝis en [[1959]]) estas hungara profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto. Inter 1965 kaj 1967 kaj 1978 kaj 1992 li estis estrarano de [[Hungara Esperanto-Asocio]], inter 1977-1990 redaktanto de ''[[Hungara Vivo]]'', ekde 1979 dum kelkaj jaroj komitatano de [[Universala Esperanto-Asocio]], inter 1986 kaj 2002 prezidanto de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Benczik kunlaboris en ''[[Norda prismoPrismo]]'' kaj verkis recenzojn en multaj revuoj. En 1979 li publikigis ''Libro de Romanoj'', en 1980 ''Studoj pri la Esperanta Literaturo'' kaj en 1983 ''[[Hungara Antologio]]'', krom tradukoj el la hungara, recenzoj, eseoj, tradukoj en pluraj revuoj.<ref>"La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 213.</ref> Ekde 2016 [[Listo de honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]].
 
Liaj [[poemo]]j "Laboristoj" kaj "Al mia patrino" eniris la [[libro]]n ''[[Esperanta Antologio]]''.