[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 84:
 
[[File:W. C. Handy - The "St. Louis Blues" - First page.jpg|thumb|upright=0.9|[[Partituro]] de "[[St. Louis Blues (kanto)|Saint Louis Blues]]" (1914)]]
Handy estis formale trejnita muzikisto, komponisto kaj aranĝisto kiu helpis popularigi bluson transkribante kaj orkestrante bluson en preskaŭ simfonia stilo, kun bandoj kaj kantistoj. Li iĝis populara kaj fekunda komponisto, kaj nomis sin kiel la "Patro de Bluso"; tamen, liaj komponaĵoj povas estis priskribitaj kiel fuzio de bluso kun ragtimo kaj ĵazo, arigo faciligita uzante la Kuban ritmon [[Kontraŭdanco|habanera]] kiu estis parto de ragtimo;<ref name="cgkmik"> Morales, p. 277.</ref><ref name="trkeja">Garofalo, p. 27.</ref> La majstroverko de Handy estis la "[[St. Louis Blues (kanto)|Saint Louis Blues]]".
 
En la 1920-aj jaroj, bluso iĝis ĉefa elemento de afrikusona kaj usona ĝenerale popolmuziko, kaj atingis blankan publikon pere de la aranĝoj fare de Handy kaj pere de la klasikaj bluskantistinoj. Bluso evoluis el neformalaj ludoj en trinkejoj al distraj spektakloj en teatroj. Blusistoj estis organizitaj de la [[Theater Owners Bookers Association]] en [[noktoklubo]]j kiaj la [[Cotton Club]] kaj ''[[juke joint]]''-oj kiel tiuj laŭlonge de la strato Beale en [[Memphis]]. Kelkaj registrokompanioj, kiaj la [[American Record Corporation]], [[Okeh Records]], kaj [[Paramount Records]], elregistris afrik-usonan muzikon.