Bluso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 123:
La basisto kaj fekunda kantoverkisto kaj komponisto [[Willie Dixon]] ludis gravan rolon en la etoso de la Ĉikago bluso. Li komponis kaj verkis multajn blusajn reprezentajn kantojn de la periodo, kiel "Hoochie Coochie Man", "I Just Want to Make Love to You" (ambaŭ faritaj por Muddy Waters) kaj, "Wang Dang Doodle" kaj "Back Door Man" por Howlin' Wolf. Plej artistoj de Ĉikaga bluso registris por la entreprenoj kun sidejoj en Ĉikago nome [[Chess Records]] kaj [[Checker Records]]. Pli malgrandaj blusmarkoj de tiu epoko estis [[Vee-Jay Records]] kaj [[J.O.B. Records]]. Dum la komenco de la 1950-aj jaroj, la dominantaj Ĉikagaj markoj estis defiitaj de la entrepreno de [[Sam Phillips]] nome [[Sun Records]] kun sidejo en Memfiso, kiu registris verkojn de [[B. B. King]] kaj [[Howlin' Wolf]] antaŭ li translokiĝis al Ĉikago en 1960.<ref>Humphrey, Mark A. In ''Nothing but the Blues''. p. 187.</ref> Post Phillips malkovris la figuron de [[Elvis Presley]] en 1954, la marko Sun turniĝis rapide al la etendiĝanta blanka publiko kaj ekregistris ĉefe [[Rock and roll|rock 'n' roll]].<ref>Pearson, Barry. In ''Nothing but the Blues''. p. 342.</ref>
 
[[File:Bo-Diddley.jpg|thumb|[[Bo Diddley]] ege influis la blusajn etosojn.]]
En la 1950-aj jaroj, bluso havis grandan influon sur la ĉefa tendenco de usona [[popola muziko]]. Dum popularaj muzikistoj kiel [[Bo Diddley]]<ref name="Herzhaft, pg. 53"/> kaj [[Chuck Berry]],<ref>Herzhaft, p. 11.</ref> el kiuj ambaŭ registris por Chess, estis influitaj de la Ĉikaga bluso, iliaj entuziasmalj ludostiloj apartiĝis el la melankoliaj aspektoj de bluso. La Ĉikaga bluso influis ankaŭ super la muziko [[zideko]] de [[Luiziano]],<ref>Herzhaft, p. 236.</ref> ekzemple ĉe [[Clifton Chenier]]<ref>Herzhaft, p. 35.</ref> kiu uzis blusajn nuancojn. Zidekaj muzikistoj uzis soloojn de elektra gitaro kaj [[Kaĵunoj|kaĵunajn]] aranĝojn de blusaj kantojn.