Sab (romano): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q7395767)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''''Sab''''' estas romano de la kuba kaj hispana verkistino [[Gertrudis Gómez de Avellaneda]]. Ĝi aperis en [[1841]]. La aŭtoro verkis la romanon en la jaroj [[1838]] kaj [[1839]] post eliro el [[Kubo]] kaj pro tio ĝi estas plenplena je memoroj de tiu lando kaj kompreneble la fono kaj la agado okazas tie.
 
==Analizo==
La historio de la romano estas entute de '''romantika stilo''': Sab estas mulata '''sklavo kiu enamiĝas al blankulino''', Carlota [Karlota]; kiam ŝi estas edziniĝonta al nemeritanta viro, la blankulo, Sab baraktas por ke la estonto de lia amatino estu feliĉa kvankam li ne povos partopreni.
 
La temo de la verko estas la '''pasioj''', tre inda en tiu romantika epoko. Sab spertas la forton de siaj pasioj pro amo kaj pro libereco. En la verko estas roloj pasiaj kaj nepasiaj, tiuj malindaj. Sab estas inter la elektitoj kaj li estas sklavo. Por la unua fojo en la hispanlingva literaturo sklavo estas ĉefrolulo kaj ankaŭ bonulo. La konkludo estas ke sklavoj estas protektindaj kaj ilia situacio devus esti ŝanĝata. El la pasio oni alvenas al konkludo tute socipolitika kaj tre avangarda por la konservema hispana socio tiama. ''Sab'' estas la unua hispanlingva grava verko aboliciista, pli decidema ol la multe pli frua ''[[Oroonoko]]'' en la angla literaturo.
 
==Aboliciismo==
La defendo de egaleco de homoj super rasdiferencoj ne estis tiom nova. Jam la angla verkistino [[Aphra Behn]] uzis tiun temom en la 17a jarcento ekde alia vidpunkto. La franca 18a jarcento de [[Rousseau]], Marmontel kaj [[Chateaubriand]] preparis la grundon. Eĉ en [[Hispanio]] je la komenco de la 19a jarcento jam aperis kelkaj ne tiom konataj romanoj kie ĉefroluloj estas ĉu amerikaj ĉu afrikaj indiĝenoj. Ankaŭ estis fama la ĉefrolulo de ''[[Don Álvaro]]'' de la [[Duko de Rivas]] estis [[mestizo]] kaj protagonisto de tragedia amhistorio. Tiuj antauaĵoj kaj ebla simila okazaĵo konita de la aŭtorino dum sia ĉeesto en Kubo estas ingrediencoj de la verko.
 
Aboliciismo estis '''polemika temo''' dum la tuta 19a jarcento: poruloj kaj kontraŭuloj interbatalis per ĵurnaloj, politika agado, literaturo, babilado, ktp., ĉefe kompreneble en la sklavistaj landoj, nome [[Britio]], [[Francio]], [[Hispanio]], [[Portugalio]], [[Nederlando]] kaj aliaj. En [[Usono]] tiu polemiko grave influis la ekon de la Secesia Milito. Gertrudis Gómez de Avellaneda rapide aliĝis en la flanko de aboliciistoj. Ekde la komenco de la romano ''Sab'', la aŭtorino defendas la entutan homecon de la sklavoj. La romano iĝas socipolitika krio, ne nur kontraŭ [[sklaveco]] sed ankaŭ duarange kontraŭ la Eklezio, la Ŝtato, la nobelaro aŭ eĉ la geedzeco. Tio iĝis danĝera kelkajn jarojn poste; kiam la romanistino estis en [[Madrido]] en tre altrangaj medioj, ŝi ne ĉiam svingos la romanon kaj ties mesaĝon. Simile okazis kun [[''Oroonoko]]''.
 
Tiu unuaranga temo pliiĝas kun la zorgo per kiu la aŭtorino traktas la inajn rolojn, nome Carlota kaj Teresa, la unua pli pasia, la dua pli malkomunikema. Ambaŭ roloj siavice iamaniere respegulas la figuron de la propra Gertrudis, kiu enmetas en la romanon sian propran membiografion en kelkaj kaŝitaj trajtoj. Ankaŭ la temo de la sklaveco, rasismo kaj aboliciismo estas traktata per realisma vidpunkto. Male al antaŭaj verkoj, kiel ''Atala'' de [[Chateaubriand]], kiu prezentas la plej tipan ekzotismon, [[Gómez de Avellaneda]] parolas pri sklaveco en tiu Kubo kiun ŝi mem vidis kaj la priskribon de la lando kaj ties pejzaĝon estas tute vereca.