Canned Heat: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Canned Heat 1970.JPG|thumb|Foto de 1970 de la klasika personaro de Canned Heat.]]
'''Canned Heat''' estas usona rok-bando formita en [[Los-Anĝeleso]], [[Kalifornio]], [[Usono]], en [[1965]]. La grupo famiĝis pro sia ludado de materialo el [[bluso]] kaj pro sia klopodo pliveki intereson en tiu tipo de muziko kaj ties originalaj artistoj. Ĝi estis lanĉita de du blusemuloj, nome Alan Wilson kaj Bob Hite, kiuj ekhavis la nomon el muzikpeco de Tommy Johnson de 1928 nome "Canned Heat Blues", kanto pri alkoholulo kiu malespere turniĝis al la drinkado de Sterno (kuiralkoholo), ĝenerale nomita "canned heat" (skatolvarmo, el la originala produktonomo de 1914 Sterno Canned Heat).<ref>[http://www.sternopro.com/] Alirita la 15an de Julio 2018.</ref> Post aperoj ĉe la festivaloj de [[Montereja Festivalo|Monterejo]] kaj de [[Woodstock-festivalo|Woodstock]] fine de la [[1960-aj jaroj]], la bando akiris tutmondan famon per personaro konsistanta el Hite (kantisto), Wilson (gitaro, buŝharmoniko kaj voĉo), Henry Vestine kaj poste Harvey Mandel (ĉefa gitaro), Larry Taylor (baso), kaj Adolfo de la Parra (drumoj).
 
La muziko kaj sinteno de Canned Heat havigis al ili grandan sekvantaron kaj establis la bandon kiel unu el la popularaj figuroj de la epoko de [[hipio]]j. Canned Heat aperis en ĉefaj muzikaj eventoj fine de la 1960-aj jaroj, ludante blusajn tipajn pecojn kun sia propra materialo kaj foje enirante en etendaj 'psikedelaj' soloaĵoj. Du el iliaj kantoj – nome "Going Up the Country" kaj "On the Road Again" – iĝis internaciaj sukcesoj. "Going Up the Country" estis reuzaĵo de la kanto de Henry Thomas nome "Bull Doze Blues", registrita en Louisville, [[Kentukio]], en 1927. "On the Road Again" estis versio de la kanto de 1953 de Floyd Jones samnoma, kiu ŝajne baziĝis sur la kanto de Tommy Johnson nome "Big Road Blues", registrita en 1928.
{{redaktata}}
==Notoj==