Historio de SAT: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon,<br>
4. ke la laboristaj esperantistoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn asociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca. <br>
[[Dosiero:Prago1921SAT-fondokongreso Prago 1921.jpg|thumb|400px|La fondokongreso de SAT, Prago, 1921]]
Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj laboristaj esperantistoj. [[Liberiga Stelo]] gajnis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de [[Esperantista Laboristo]], kiu depost oktobro 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭgusto 1921 okazis en [[Prago]] ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partoprenantoj de 75 nacioj: inter ili estis: [[Lucien BANMER]], [[Konrad Deubler]], [[Robert Guiheneuf]], P. Kockeritz, [[Eŭgeno Lanti|Lanti]], [[Otto Maschl|L. Revo]]. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso [[Liberiga Stelo]] alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo [[Sennacieca Revuo]] (S. R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de Liberiga Stelo, kies ĉefaj funkciuloj estis: [[Lucien BANMER|Banmer]], sekretario, [[Ludoviko Glodeau|Glodeau]], kasisto kaj administranto, [[Eŭgeno Lanti|Lanti]], redaktoro kaj gvidanto. La celon de la asocio oni formulis jene: <br>
La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t. n. sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilantaro ankaŭ reprezentantoj de la LEAoj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT, v. poste). <br>