Salmo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e wikidata interwiki
e Kategorioj
Linio 1:
[[Dosiero:Atlantischer Lachs.jpg|thumbeta|rightdekstre|300px|Atlantika salmo]]
 
'''Salmo''' estas la komunuza nomo por pluraj [[fiŝo|fiŝ]]-specioj de la [[salmedoj|salmeda]] familio. Oni nomas [[truto]] aliajn fiŝojn de la familio, [[truto]]kiu vivas en nesala akvo. Salmoj vivas kaj en la [[Atlantika Oceano|Atlantiko]] kaj en la [[Pacifika Oceano|Pacifiko]], kiel ankaŭ en la [[Grandaj Lagoj]] kaj aliaj enlandaj lagoj. La duoninsulo [[Kamĉatko]] en orienta [[Rusio]] havas la plej grandan salmo-rezervejon de la mondo.
 
Kutime salmoj estas [[fiŝomigrado|revenemaj]]: ili naskiĝis en [[nesala akvo]], ili migras al la [[oceano]], kaj ili plenkreske revenas al nesala akvo por [[reproduktado]]. Onidire la fiŝoj revenas al tiu preciza loko kie ili elkoviĝis por fraji, kaj moderna scienco montris ke almenaŭ 90% de la fiŝoj [[frajado|frajante]] en certa rivereto ja elkoviĝis tie. En [[Alasko]] la transirado al aliaj riveretoj permesas al salmoj ekloĝi en novaj riveretoj, ekzemple en tiuj kiuj kreiĝas kiam [[glaĉero]] retiriĝas. Oni ankoraŭ ne scias precize kiel la salmoj navigas, kvankam certe iel rilatas al ilia bona flar-[[senso]]. En ĉiuj specioj de la [[pacifika salmo]], la plenkreskuloj mortas baldaŭ post la frajado, sed eĉ en tiuj salmo-specioj kie plenkreskuloj povas pluvivi post frajado kaj reveni al la oceano por plumaturiĝi kaj fraji denove en alia jaro la post-frajada mortemo estas tre alta (eble ĝis 40 aŭ 50%); en ĉi tiuj specioj kie post-frajada pluvivado eblas, unuopuloj meze frajas du aŭ tri fojojn.
 
Homoj loĝantaj ĉe la marbordo jam delonge respektas la salmon. La plimulto de la popoloj loĝantaj laŭ la marbordoj kaj grandaj riveroj de la pacifika nordokcidento de Nordameriko ĉiujare okazigis ceremonion por honorigi la unue revenintajn salmojn. Dum multaj jarcentoj la homoj kaptis salmojn dum ili naĝis river-supren por fraji. Fama loko por [[fiŝkaptado]] per lancoj ĉe la [[Akvofaloj Celilo]] de la rivero [[Kolumbio (rivero)|Kolumbio]] inundiĝis post kiam grandaj akvobaraĵoj konstruiĝis en la rivero. La [[ajnuoj]] de norda [[Japanio]] trejnis hundojn kapti salmojn kiam ili amase revenis al siaj frajejoj. Nun oni kaptas salmojn en [[golfo]]j, [[kreko]]j, [[rivero]]j kaj proksime al la marbordo. Oni malpermesis la uzadon de longaj drivretoj krom apud la marbordo de [[Irlando]].
Linio 14:
 
==Vivhistorio==
[[ImageDosiero:Salmonlarvakils.jpg|thumbeta||Salmido elkoviĝas - la larvo kreskis ĉirkaŭ la restaĵoj de la ovoflavo - oni povas vidi la [[arterio]]jn ĉirkaŭ la ovoflavo kaj la olegutetojn, la intestojn, la spinon, la ĉefan vostarterion, la vezikon kaj la arkojn de la brankoj]]
La salmino elfosas malprofundan kavaĵon en la gruzo de rivereta bedo kaj tie deponas siajn [[frajo|ovojn]]. La koloro de la ovoj kutime varias de oranĝa ĝis ruĝa. Unu virseksa fiŝo (aŭ pluraj) alproksimiĝas al la fiŝino dum ŝi deponas siajn ovojn kaj ilin fekundigas. La fiŝino sekve kovras la ovojn per perturbigo de la gruzo ĉe la river-supra rando de la kavaĵo. La ovoj elkoviĝas kaj la fiŝidoj rapide evoluigas vertikalajn striojn por sin kamufli. La salmidoj restas unu ĝis tri jarojn en la rivereto kie ili elkoviĝis antaŭ ol ili eniras la sekvan evoluetapon, dum kiu ilia haŭto kovriĝas per facile forfroteblaj arĝentecaj skvamoj kaj ilia korpo-kemio ŝanĝiĝas por permesi al la salmidoj vivi en salakvo. Sekve la salmidoj migras al la oceano, pasigante iom da tempo en [[saleta akvo]] por permesi al siaj korpoj alkutimiĝi al la sistemo de [[oksigen-reguligo]] en la oceano.
 
Atinginte la maron, la junaj salmoj pasigas tie du ĝis ok jaroj (laŭ la specio) dum ili sekse maturiĝas en [[sala akvo]]. Plenkreskaj ili revenas al la riveretoj kie ili elkoviĝis. Antaŭ la frajado la salmoj ŝanĝiĝas. Iuj kreskigas ĝibon, aliaj kaninojn, pliaj kurbiĝon de la makseloj; ĉiuj alprenas malpli helan haŭtkoloron. La ŝanĝiĝo progresas ju pli multe la fiŝoj restas en nesala akvo kaj, se ili pluvivas, ankoraŭ poste. Salmoj povas longe vojaĝi por atingi sian frajejon, foje naĝante centojn da kilometrojn kontraŭ la akvofluo, preterpasante akvofalojn kaj kaskadojn. [[Ĉinuko (fiŝo)|Ĉinukoj]] kaj [[nerko]]j de centra [[Idaho]], ekzemple, vojaĝas pli ol 1200 kilometrojn kaj grimpas 2000 metrojn por veni de la [[Pacifika Oceano|Pacifiko]] ĝis sia frajejo.
 
Oni povas scii la aĝon de salmo de la kreskoringojn sur ĝiaj skvamoj, se oni rigardas ilin sub mikroskopo. Ĉiujare la salmo spertas periodon de rapida kresko, kutime dum la somero, kaj alian de malrapida kresko, kutime dum la vintro. Ĉi tio rezultigas kreskoringojn similaj al tiuj videblaj ĉe arboj. Kreskado de nesala akvo montriĝas kiel densaj ringoj, kreskado en salakvo kiel maldensaj ringoj; la frajadon akompanas signifa erozio de la salma korpo dum la korpo konvertiĝas al ovoj kaj laktumo.
Linio 24:
 
== Salmo kiel manĝaĵo ==
[[ImageDosiero:Edouard_Manet_068.jpg|eta|dekstre|[[Edouard Manet]]: ''Nature Morte, Saumon''|240px|right|thumb]]
Salmaĵo estas [[manĝaĵo]] populara kaj ankaŭ saniga danke al tio ke en ĝi estas alta nivelo de [[proteino]] kaj [[grasacidoj Omego-3]], kaj ĝia ĝenerale malalta nivelo de [[graso]]. Laŭ raportoj en la revuo ''[[Science (revuo)|Science]]'', en kultivitaj salmoj tamen estas altaj niveloj de [[dioksino]]j. Niveloj de PKB ([[Poliklorizita bifenilo]]) povas esti ĝis okoble pli altaj en kultivitaj salmoj ol en sovaĝaj salmoj, kaj niveloj de [[grasacidoj Omego-3]] estas malpli altaj ol en sovaĝaj salmoj. La viando de sovaĝaj salmoj certe estas sana manĝaĵo, kaj laŭ la brita [[Agentejo pri Normoj de Manĝaĵo]] la avantaĝoj kiujn oni ricevas manĝante kultivitajn salmojn daŭre estas pli gravaj ol la malavantaĝoj. Krome estas notinde ke el ĉiuj komerce haveblaj fiŝaĵoj, salmaĵo havas la plej malgrandan influon de [[metilhidrargo]].
 
Linio 51:
 
==Akvokulturo==
[[Image:Salmon newborn.jpg|thumb|200px|Arte kovitaj ĉumidoj (ketaoidoj).]]
[[Akvokulturo|Akvokultivado]] de salmoj estas grava ekonomia kontribuanto al la monda produktado de kultivitaj naĝil-fiŝoj, kun valoro de pli ol miliardo da usonaj dolaroj jare. Inter aliaj ofte kultivataj fiŝoj estas la [[tilapio]]j, [[siluredoj]], [[karpo]]j, [[bramo]]j, kaj [[truto]]j. Kultivado de salmoj estas tre vigla industrio en [[Norvegio]], [[Svedio]], [[Skotlando]], [[Kanado]], kaj [[Ĉilio]], kaj ĝi provizas la plejmulton de la salmaĵo manĝata en Nordameriko kaj Eŭropo. Oni ankaŭ kultivas atlantikajn salmojn en [[Rusio]] kaj en [[Tasmanio]] ([[Aŭstralio]]).
 
Salmoj estas [[Karnomanĝuloj|karnovoraj]] kaj oni manĝigas ilin per nutraĵo farita el aliaj fiŝoj kaj aliaj marestaĵoj. Sekve, ju pli multiĝas la nombro de kultivitaj salmoj, des pli kreskas la bezono kapti aliajn fiŝojn por nutri la salmojn. Oni daŭre laboras je anstataŭigado de bestoproteinoj en la salma dieto per vegetalaj proteinoj, sed ĉi tiu anstataŭigo rezultigas malaltiĝon de la nivelo de la valoraj [[grasacido]]j de tipo Omego-3 en la kultivitaj salmoj. En la intensa kultivado de salmoj oni nun plejofte uzas malfermajn ret-kaĝojn, kio ebligas salmokultivadon kun malaltaj kostoj; tiu metodo tamen ankaŭ permesas ke malsanoj kaj marlaŭsoj disvastiĝu al sovaĝaj salmoj.
Linio 109:
* * [http://159.54.227.3/apps/pbcs.dll/article?AID=/20061019/NEWS/610190332 ''Salmon fossils dated to 1 million years'']
 
[[Kategorio:Salmo| Salmonedoj]]
[[Kategorio:Malvarmakvaj fiŝoj]]
[[Kategorio:MarestaĵojMarbfiŝoj]]
[[Kategorio:Manĝeblaj fiŝoj]]