Arĥeoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
'''Arĥioj''' aŭ '''arkioj''' (''Archaea'') estas [[Regno (biologio)|biologia regno]] de [[prokariotoj|prokariotaj]] estaĵoj. Arĥioj estas [[Unuĉelulo|unuĉelaj]] kaj ne havas [[ĉelkerno]]jn, tamen ili ne estas [[bakterioj]], kvankam ili de komence estis klasigitaj kiel bakterioj, kaj ricevis la nomon arĥibakterioj (en la Arĥibakteria regno), sed tiu klasigo estis jam eksmoda, post la studoj fare de Carl Woese.<ref> Pace NR (May 2006). "Time for a change". Nature. 441 (7091): 289. Bibcode:2006Natur.441..289P. doi:10.1038/441289a. PMID 16710401. </ref> Sur la genetika nivelo, ili estas pli similaj al [[eŭkariotoj]] kiel ni mem. Estis [[Carl Woese]] kiu eltrovis la arkiojn en [[1977]].
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Phylogenetic tree.svg|eta|maldekstra|210px|Filogenetika arbo bazita sur informoe el [[RNA]], montranta la apartigon de bakterioj, arĥioj kaj eŭkariotoj.]]
Arkiaj ĉeloj havas unikajn trajtojn kiuj apartigas ilin el la aliaj du vivoregnoj, nome Bakterioj kaj [[Eŭkariotoj]]. La arkioj estas krome subdividitaj en multaj agnoskitaj [[filumo]]j. Ties klasigo estas malfacile farebla ĉar la majoritato ankoraŭ ne estis izoligitaj en la laboratorioj kaj estis detektitaj nur pere de analizo de ties [[Nukleata acido|nukleataj acidoj]] en montraĵoj elprenitaj el ties medioj.
 
Arkioj kaj bakterioj estas ĝenerale similaj laŭ grando kaj formo, kvankam kelkaj arkioj havas formojn tre malsimilajn al tiuj de bakterioj, kiaj la ebenaj kaj kvadrat-formaj ĉeloj de ''Haloquadratum walsbyi''.<ref> Stoeckenius W (Oktobro 1981). [http://jb.asm.org/content/148/1/352.long "Walsby's square bacterium: fine structure of an orthogonal procaryote".] Journal of Bacteriology. 148 (1): 352–60. PMC 216199  Libere alirebla, alirita la 22an de Julio 2018. PMID 7287626. </ref> Spite tiun morfologian similecon al la bakteriio, arkioj posedas [[geno]]jn kaj kelkajn [[metabolo|metabolajn]] sistemojn kiuj estas pli proksime rilataj al tiuj de eŭkariotoj, ĉefe la [[enzimo]]j kiuj funkcias en la genetikaj procezoj de transskrinado kaj tradukado. Aliaj aspektoj de arkia biokemio estas unikaj, kiaj ilia dependo el eteraj lipidoj en iliaj [[ĉelmembrano]]j, kiel ĉe la arkeoloj. Arkioj uzas pli da energifontoj ol la eŭkariotoj: tiuj gamas el [[Organika kombinaĵo|organikaj komponaĵoj]], kiel [[sukero]]j, al [[amoniako]], metalaj [[jono]]j aŭ eĉ [[hidrogeno|hidrogenhava gaso]]. Sal-toleraj arkioj (nome ''Haloarchaea'' aŭ Salarkioj) uzas sunlumon kiel energifonto, kaj aliaj specioj de arkioj [[Karbona dioksido|fiksigas karbonon]], sed malkiel ĉe [[planto]]j kaj [[cianobakterio]]j, neniu konata specio de arkio plenumas ambaŭ procezojn. Arkioj reproduktiĝas nesekse pere de binara fisio, fragmentado, aŭ [[burĝonado]]; malkiel ĉe bakterioj kaj eŭkariotoj, neniu konata specio de arkio formas [[sporo]]jn.
 
Multaj arĥioj estas [[ekstremofilo]]j, tio estas vivas en tre akraj medioj — ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Inter tiuj estis registritaj dekomence [[termofonto]]j kaj [[sallago]]j, sed ekde tiam ili troviĝis ankaŭ en ampleksa gamo de [[habitato]]j, kiel [[grundo]]j, [[oceano]]j kaj [[marĉo]]j. Ili estas ankaŭ parto de la [[homo||homa]] [[Mikroorganismo||mikrobaro]], kiu troviĝas en [[kojlo]], buŝo kaj haŭto.<ref> Bang C, Schmitz RA (Septembro 2015). "Archaea associated with human surfaces: not to be underestimated". FEMS Microbiology Reviews. 39 (5): 631–48. doi:10.1093/femsre/fuv010. PMID 25907112. </ref> Arkioj estas partikulare multnombraj en la oceanoj, kaj la arkioj de la [[planktono]] povas esti el la plej abundaj grupoj de [[organismo]]j sur la planedo. Arkioj estas la ĉefa parto de la surtera vivo kaj ili povas ludi gravajn rolojn kaj en la [[Karbono-ciklo|karbona]] kaj en la [[Nitrogena ciklo|nitrogena cikloj]]. Oni ne konas klarajn ekzemplojn de arkiaj [[patogeno]]j aŭ [[parazito]]j, sed ili estas ofte [[Mutualismo|mutualistoj]] aŭ [[Kunmanĝado|kunmanĝantoj]]. Unu ekzemplo estas la metanogenoj kiuj loĝas en la [[digesta sistemo]] de homoj aŭ [[remaĉuloj]], kie ilia multnombreco fakte helpas la digestadon. Metanogenoj estas uzataj ankaŭ en produktado de [[biogaso]] kaj en procezoj de [[Akvopurigejo|akvopurigado]], kaj [[bioteknologio]] ekspluatas enzimojn el ekstremofilaj arkioj kiuj povas rezisti altajn [[temperaturo]]jn kaj organikajn solvigaĵojn. Laŭ nuna scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn homan aŭ bestan [[malsano]]n — ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de [[evoluismo|evoluo]]. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parencaro de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arĥio.