Biotekniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Dum miloj da jaroj, la homaro estis uzinta bioteknikon en [[agrikulturo]], [[nutraĵa industrio]], kaj [[medicino]].<ref name = BioREACH>[http://www.public.asu.edu/~langland/biotech-intro.html "Incorporating Biotechnology into the Classroom What is Biotechnology?", from the curricula of the 'Incorporating Biotechnology into the High School Classroom through Arizona State University's BioREACH program', alirita la 16an de Oktobro, 2012)]. El Public.asu.edu. alirita la 20an de Marto 2013.</ref> La termino estas delonge konsiderita kiel stampita en 1919 fare de la hungara [[inĝeniero]] [[Károly Ereky]]. Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, biotekniko etendiĝis por inkludo novajn kaj diversajn [[scienco]]jn kiaj genomiko, teknikoj de [[rekombino de DNA]], aplikita [[imunologio]], kaj disvolvigo de [[Kuracilo|kuracilaj]] terapioj kaj diagnozaj testoj.<ref name = BioREACH />
 
==Difinoj==
La ampleksa koncepto de "biotekniko" aŭ "bioteknologio" enhavas ampleksan gamon de proceduroj por modifi vivantajn organismojn kongrue kun la hominteresaj celoj, ekde la [[hejmigo]] de [[besto]]j, kultivado de plantoj, kaj "plibonigoj" de tio ĉio pere de bredoprogramoj kiuj uzas artefaritan [[Selekta bredado|selekton]] kaj [[Hibrido|hibridigon]]. Moderna uzado inkludas ankaŭ [[Gentekniko|genetikan inĝenieradon]] same kiel teknologiojn de produktado de [[ĉelo]]j kaj [[histo]]j. La usona kemia societo ''American Chemical Society'' difinas bioteknologion kiel la aplikado de biologiaj organismoj, sistemoj aŭ procezoj al variaj industrioj por lerni pri la vivoscienco kaj la plibonigo de la valoro de materialoj kaj organismoj kiaj [[kuracilo]]j, rikoltoj kaj brutaro.<ref>[https://www.acs.org/content/acs/en.html Biotechnology] Arkivita la 20an de Marto 20183 ĉe Wayback Machine. Portal.acs.org. Alirita la 24an de Julio 2018. </ref> Por la Eŭropa Federacio de Bioteknologio, bioteknologio estas la integrado de naturaj scienco kaj organismoj, ĉeloj, aŭ ties partoj, kaj molekulaj analogoj por havigi produktojn kaj servojn.<ref> "Arkivita kopio" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 2015-08-07. [https://web.archive.org/web/20150807020753/http://nvsrochd.gov.in/s_club/biology/ch11_bilas.pdf] Alirita la 24an de Julio 2018. </ref> Bioteknologio estas bazita sur la bazaj biologiaj sciencoj (ekz. molekula biologio, biokemio, ĉela biologio, embriologio, [[genetiko]], [[mikrobiologio]]) kaj reciproke havigas metodojn por subteni kaj plenumi bazan esploradon en [[biologio]].
 
==Biotekniko kaj aplikata mikrobiologio==