Biotekniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
==Difinoj==
La ampleksa koncepto de "biotekniko" aŭ "bioteknologio" enhavas ampleksan gamon de proceduroj por modifi vivantajn organismojn kongrue kun la hominteresaj celoj, ekde la [[hejmigo]] de [[besto]]j, kultivado de plantoj, kaj "plibonigoj" de tio ĉio pere de bredoprogramoj kiuj uzas artefaritan [[Selekta bredado|selekton]] kaj [[Hibrido|hibridigon]]. Moderna uzado inkludas ankaŭ [[Gentekniko|genetikan inĝenieradon]] same kiel teknologiojn de produktado de [[ĉelo]]j kaj [[histo]]j. La usona kemia societo ''American Chemical Society'' difinas bioteknologion kiel la aplikado de biologiaj organismoj, sistemoj aŭ procezoj al variaj industrioj por lerni pri la vivoscienco kaj la plibonigo de la valoro de materialoj kaj organismoj kiaj [[kuracilo]]j, rikoltoj kaj brutaro.<ref>[https://www.acs.org/content/acs/en.html Biotechnology] Arkivita la 20an de Marto 20183 ĉe Wayback Machine. Portal.acs.org. Alirita la 24an de Julio 2018. </ref> Por la Eŭropa Federacio de Bioteknologio, bioteknologio estas la integrado de naturaj scienco kaj organismoj, ĉeloj, aŭ ties partoj, kaj molekulaj analogoj por havigi produktojn kaj servojn.<ref> "Arkivita kopio" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 2015-08-07. [https://web.archive.org/web/20150807020753/http://nvsrochd.gov.in/s_club/biology/ch11_bilas.pdf] Alirita la 24an de Julio 2018. </ref> Bioteknologio estas bazita sur la bazaj biologiaj sciencoj (ekz. molekula biologio, biokemio, ĉela biologio, embriologio, [[genetiko]], [[mikrobiologio]]) kaj reciproke havigas metodojn por subteni kaj plenumi bazan esploradon en [[biologio]].
 
Bioteknologio estas la esplorado kaj disvolvigo en [[laboratorio]] uzante [[biokomputiko]]n por esplorado, elhavo, ekspluatado kaj produktado el ajna vivanta [[organismo]] kaj fonto de [[biomaso]] pere de rimedoj de [[biokemio|biokemia]] [[inĝenierado]] kie altvaloraj kromproduktoj povus esti planitaj (reproduktitaj pere de [[biosintezo]], por ekzemplo), antaŭviditaj, formulitaj, disvolvigitaj, fabrikitaj kaj surmerkatigitaj por atingi celojn de elteneblaj operacioj (por la reveno el la pinto al la dekomenca investado en esplorado kaj disvolvigo) kaj atingante daŭrajn patentorajtojn (por ekskluzivaj vendorajtoj, kaj antaŭ tio por ricevi nacian kaj internacian aprobon el la rezultoj kaj pri animala eksperimentado kaj pri homa eksperimentado, speciale ĉe la kuracilprodukta branĉo de bioteknologio por eviti ajnan nedetektitan flank-efikon aŭ ekhavi sekurecajn necesojn uzante la produktojn).<ref>[https://archive.is/20130414170840/http://www.europabio.org/what-biotechnology What is biotechnology?.] Europabio. Alirita la 24an de Julio 2018. </ref><ref>[http://www.oecd.org/science/inno/49303992.pdf KEY BIOTECHNOLOGY INDICATORS] (Decembro 2011). oecd.org Alirita la 24an de Julio 2018.</ref><ref>[http://www.oecd.org/sti/biotech/keybiotechnologyindicators.htm Biotechnology policies – Organization for Economic Co-operation and Development.] Oecd.org. Alirita la 24an de Julio 2018. </ref>
 
==Biotekniko kaj aplikata mikrobiologio==