Bronzepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 109:
La [[subsahara Afriko]] restis ŝajne ligita al la vivmaniero de la Neolitiko ĝis oni disvolvigis la metalurgion de la fero en la baseno de la [[rivero Niĝero]] (sen pasi tra la epokoj de kupro kaj bronzo). Tamen tio estis la ĝenerala kredo ĝis la arkeologiaj elfosaĵoj fare de la angla [[Thurstan Shaw]] en la kuŝejoj de Igbo Ukwo, Igbo Richard, kaj Igbo Isaiah en [[Niĝerio]] en 1959; kie li trovis amason de bronzaĵoj (nome kolringoj, kranioj kaj figuroj de [[gepardo]], skrapitaj vizaĝoj, inter multaj aliaj) prilaboritaj ĉefe per la tekniko de la perdita [[vakso]]. Tiaj trovitaĵoj estis datitaj pli malpli ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a jarcento p.K.
 
=== Bronzepoko en Suda kaj Orienta Azio ===
En la [[hinda subkontinento]] bronzaĵoj aperis ĉe la apero mem de la [[Induso-civilizacio]], dum kiu la loĝantoj de [[Harapo]] kaj aliaj urboj de la regiono disvolvigis novajn teknikojn de metalurgio kiuj ebligis al ili fandi kupron, bronzon, [[plumbo]] kaj stanon. La kronokulturo de Harapo (inter 1700-1300 a. C.) koincidas parte kun la transiro al la [[Ferepoko]] ([[Veda Civilizo]]), pro kio estas malfacile datigi la hindan Bronzepokon tute ĝuste.