Bronzepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 115:
La fakuloj ankaŭ ne interkonsentas pri la datado en [[Ĉinio]]. La alojoj de bronzo aperis dum la periodo [[Kulturo de Erlitou|Erlitou]], kiu estas inkludita fare de kelkaj fakuloj ene de la [[dinastio Ŝang]], nome ĉirkaŭ meze de la 2.a jarmilo a.K.<ref> Chang, 1982, pp. 6–7. </ref> Sed aliaj fakuloj kredas ke ili apartenus al la [[dinastio Xia]], nome ties antaŭa. Iel ajn, la uzado de la bronzo akiris grandan gravon en la ĉina kulturo kaj ties disvovligo estis tute aparta de eksteraj influoj.<ref>[http://www.metmuseum.org/toah/hd/shzh/hd_shzh.htm ''Shang and Zhou Dynasties: The Bronze Age of China'' Heilbrunn Timeline] Konsultita 13-05-2010</ref>
 
En teritorioj de la nuntempa [[TajlandioTajlando]] (nome en [[Ban Ĉiang]]) estis malkovritaj bronzaj artefaktoj kiuj estis datitaj ĉirkauz la jaro 2100 a.K.<ref> Museum.upenn.edu (ed.). [https://www.penn.museum/documents/publications/expedition/PDFs/43-2/Science.pdf «Bronze from Ban Chiang, Thailand: A view from the Laboratory».] Konsultita la 26an de Julio 2018. </ref> En la [[duoninsulo Koreio]] bronzo aperis ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. pro influoj de la kulturoj de [[Manĉurio]], kvankam ĝi sukcesis adopti specifajn trajtojn laŭ tipoj kaj stiloi, ĉefe en ceremoniaj artefaktoj. Aperis ankaŭ bronzaj [[tamburo]]j apartenantaj al la kulturo '''Dong Son''', originita ĉirkaŭ la delto de la [[Delto de la Ruĝa Rivero|Ruĝa Rivero]], en nordo de [[Vjetnamio]] kaj sudo de [[Ĉinio]], kie ili estis produktitaj el la jaro 600 a.K.
 
En [[Japanio]] estis enmetitaj kaj bronzo kaj [[fero]] samtempe, nome fine de la [[Ĵomon-epoko]], ĉirkaŭ mezo de la 1-a jarmilo a.K. La metalurgia sciaro alvenis el Koreip kaj utilis por produkti ilojn (el fero) kaj ceremoniajn artefaktojn (el bronzo).