Koreio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektis ligilon
Neniu resumo de redakto
Linio 136:
'''Koreio''' aŭ '''Koreujo''' <ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto.html La nomo de Koreujo laŭ la Akademio de Esperanto.]</ref> (aŭ '''Koreo''' kiel la landa nomo<ref>[http://per.esocom.de/koreoj.pdf KOREOJ: ĈU HOMOJ AŬ LANDOJ?] ALBAULT André</ref>) estas [[duoninsulo]] en orienta [[Azio]], inter la [[Japana maro]] (tiel nomata de Japanoj, Orienta maro laŭ la nomo uzata de Koreoj) kaj la [[Flava maro]] kaj inter [[Ĉinio]] kaj [[Japanio]]. Ĝi havas areaĵon de ĉirkaŭ 220 mil km² kaj longecon de ĉirkaŭ 600&nbsp;km. Reliefo de la duoninsulo estas ĉefe montara, la plej alta punkto estas la monto [[Pektusan]] (2.744 m). Du trionojn de la tereno kovras [[arbaro]]j kaj [[arbustaro]]j. Sur la korea duoninsulo loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj.
 
Politike la duoninsulo[[Duoninsulo Koreio]] estas dividita inter la [[Komunismo|komunisma]] [[Nord-Koreio|Demokratia Popola Respubliko de Koreio]] (DPRK) kaj la [[Kapitalismo|kapitalisma]], [[demokratio|demokratia]] [[Sud-Koreio|Respubliko de Koreio]] (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en [[1945]] kiu finis la [[Dua mondmilito|Duan Mondmiliton]] sed daŭra divido venis post la [[Korea Milito]] en [[1953]]. Nuntempe Nord-Koreio estas tre izolita kaj pli malriĉa lando. Aliflanke Sud-Koreio havas eksportan ekonomion kaj ĝuas la 12an plej grandan ekonomion en la tuta mondo.
 
Koreio estas fama pro sia tradicia [[kuirarto]] nomita [[kimĉio]] kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per [[fermentado]], kaj ankaŭ pro sia nacia [[luktosporto]] [[tekvondo]]. Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj [[oro|oraĵistoj]] dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj [[Arabio]]. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde [[1232]], kio antaŭas je kelkaj jarcentoj [[Gutenberg]]on de Eŭropo. Ĝi ankaŭ estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj.