Abstina sindromo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Abstina sindromo''' estas aro de [[Simptomo|simptomoj]], kiuj okazas pro la tuja malkontinuo aŭ malpliigo de konsumado de [[Kuracilo|medikamentoj]] aŭ distraj drogoj[[drogo]]j.
 
Por ke la simptomoj de abstina sindromo okazu, oni unue devas esti evoluiginta formon de droga [[dependeco]]. Tio ĉi povas manifesti kiel fizika dependeco, psikologia dependeco aŭ ambaŭ. Droga dependeco evoluas el daŭra konsumo de unu aŭ pliaj drogoj. Dependeco ekestas laŭ dozo-dependa maniero kaj produktas abstinajn simptomojn, kiuj varias laŭ la tipo de drogo konsumata.
 
Ekzemple, longedaŭra uzo de kontraŭdeprima medikamento probable kaŭzos vaste malsaman reakcion kiam oni ekabstinas ol ekabstino de [[opioido]], kiel [[heroino]]. Abstinaj simptomoj de opioidoj inkludas anksion, ŝvitadon, vomadon kaj lakson. Alkoholaj abstinaj simptomoj inkludas inciteblon, fatigon, skuadon, ŝvitadon kaj naŭzon. Abstino de nikotino povas kaŭzi inciteblon, fatigon, insomnion, kapdoloron kaj koncentriĝan malfacilecon. Multaj preskrib-bezonaj kaj laŭleĝaj nepreskrib-bezonaj drogoj ankaŭ povas kaŭzi abstinajn simptomojn kiam individuoj ĉesas konsumi ilin, eĉ se ili estis uzataj nur laŭ instruoj de kuracisto.