Nakhonsithamarat: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
urbego
 
finredakto
Linio 1:
[[Dosiero:NakhonBusy SiThai Thammarat Downtownstreet.jpg|eta|maldekstrecenter|600px|<center>VojoTrafiko en Nakhonsithamarat]]
'''Nakhonsithamarat,''' [[taje]] '''นครศรีธรรมราช''' estas universitata [[urbego]], provinca kaj distrikta ĉefurbo en suda [[Tajlando]]. [[Marco Polo]] konis la urbon ''Lo-Kag'', la [[portugaloj]] (kaj eŭropanoj) ''Ligor'', la [[ĉinoj]] ''Tung Ma-ling''. Loke nuntempe sufiĉas ''Nakhon Si'', la [[angloj]] dispartigas ĝin al ''Nakhon Si Thammarat''.
[[Dosiero:Nakhon Si Thammarat Downtown.jpg|eta|maldekstre|<center>Vojo en Nakhonsithamarat]]
[[Dosiero:Busy Thai streetกำแพงเมืองนครศรีธรรมราช.jpg|eta|maldekstre|<center>TrafikoUrbomuro ende Nakhonsithamarat]]
[[Dosiero:Nakhon Si Thammarat Downtown.jpg|eta|<center>Vojo en Nakhonsithamarat]]
 
== Bazaj informoj ==
Linio 13 ⟶ 14:
 
== Situo ==
Nakhonsithamarat situas sur la orienta flanko de la [[Malaja Duoninsulo]]. Ĝi kuŝas proksime de la marbordo de la [[Golfo de Tajlando]]. Origine ĝi estis marborda havenurbo sur inundosava [[duno]], sed la ŝlimigado movis la marbordon for. [[Hatjaj]] troviĝas je 168, [[Bankoko]] 596, [[Ĉiang Mai]] 1149 [[km]]-oj [https://www.distancefromto.net/].
[[Dosiero:Nationalmuseum Nakhon Si Thammarat1.jpg|eta|maldekstre|<center>Nacia muzeo de Nakhonsithamarat]]
[[Dosiero:Lak Mueang Nakhon Si Thammarat1.jpg|eta|maldekstre|<center>]]
==Historio==
Nakhonsithamarat estas unu el la plej malnovaj urboj de Tajlando kaj estis la administra centro de suda Tajlando dum la plej granda parto de ĝia historio. Fondita supozeble en [[775]] fare de reĝo, ĝi estis la ĉefurbo de potenca ŝtato, kiu kontrolis duonon de la duoninsulo. La glora epoko okazis en la [[13-a jarcento]]. Britaj, portugalaj kaj nederlandaj komercistoj en la [[17-a jarcento]] faris viglan komercadon. La urbo apartenis al pluraj regnoj. Fine de la [[19-a jarcento]] la regiono estis finfine plene absorbita en Tajlandon. En [[1932]] la urbo iĝis provinca ĉefurbo.
 
== Ekonomio ==
Nakhonsithamarat kuŝas en riĉa terkultura regiono, kiu produktas [[rizo]]jn, [[frukto]]jn, [[kokoso]]jn kaj [[kaŭĉuko]]jn. La haveno funkcias proksime de alia urbeto. En la areo oni minadas [[fosfato]]jn, [[fero]]jn, [[plumbo]]jn, [[stano]]jn kaj [[tungsteno]]jn.
[[Dosiero:Nakhon Si Thammarat Railway Station.JPG|eta|<center>Stacidomo de Nakhonsithamarat]]
== Trafiko ==
Nakhonsithamarat havas [[fervojo]]n kaj 3 ĉefvojojn.
 
== Klimato ==
Nakhonsithamarat troviĝas en la tropika [[klimato]]. En la jaro pluvas resume 2496 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la 3 lastaj monatoj pli ofte. La averaĝa [[temperaturo]] estas 27 °C, laŭmonate la temperaturo ŝanĝiĝas inter 23-33 °C.
[[Dosiero:Wat-Phra-Baromathat-Nakhon-Srithammarat-Apr-2001-00.JPG|eta|<center>]]
== Vidindaĵoj ==
* nacia muzeo kun artaj kolektaĵoj
* urbomuro 2230 metrojn longa, menciita en 1278
* budha [[templo]] kun [[stupao]] 74 metrojn alta
* proksime [[Nacia parko]]
 
== Fontoj ==
* WikiTrans
* [https://www.britannica.com/place/Nakhon-Si-Thammarat]
 
[[Kategorio:Urboj de Tajlando]]