Isabel Allende: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
 
== Vivo ==
Ŝi naskiĝis en [[Limo (Peruo)|Limo]], [[Peruo]] la [[2-a de aŭgusto|2-an de aŭgusto]] [[1942]], kvankam ŝi estas ĉilia ŝtatano.<ref>[http://ia-site.s3-website-us-west-1.amazonaws.com/cont/other/Bio_Isabel-en.pdf anglalingva biografio en la oficiala retejo de Isabel Allende, vidita la 17-an de januaro 2012, en formato PDF (159&nbsp;kB)]</ref> Ŝi estas filino de Tomás Allende, ĉilia diplomato kaj kuzo de la iama ĉilia prezidento [[Salvador Allende]], kaj de Francisca Llona.<ref name="lŭ">[http://lŭisabelallendeluxisabelallende.net78.net/biografia.html hispanlingva biografio de ŝi en retejo de la instituto ''Lux'', vidita la 28-an de aprilo 2014]</ref> De patra flanko, ŝi estas de deveno [[eŭskoj|eŭska]], de patrina flanko de deveno [[portugaloj|portugala]], eŭska kaj [[Kastilio|kastilia]].<ref name="lŭ"/> Isabel Allende es de ascendencia vasca por parte paterna y de ascendencia portuguesa, vasca y castellana por parte materna. Ŝiaj gepatroj separiĝis en [[1945]] kaj la patrino revenis en [[Ĉilio]]n kun ŝi kaj ŝiaj du fratoj. Inter [[1953]] kaj [[1958]], la familio loĝis laŭvice en [[Bolivio]] kaj [[Libano]]. En Bolivio la juna Isabel ĉeestis usonan lernejon kaj en Libano anglan lernejon. Tiel ŝia edukado estis sufiĉe internacia. En 1958, ŝi revenis en Ĉilion kie ŝi finis sian studadon pri ĵurnalismo kaj renkontiĝis kun Miguel Frías, sia estonta edzo.
 
El [[1959]] ĝis [[1965]] laboris en [[FAO|Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo]] en [[Santiago]] de Ĉilio. En [[1962]] edziniĝis al Miguel Frías, kun kiu ŝi naskis la postan jaron filinon Paula. Poste ŝi loĝis ofte en Eŭropo, ĉefe en Bruselo kaj Svisio. Revene en Ĉilion en [[1966]] naskiĝas ŝia filo Nicolás.