Apartiga lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Linio 9:
Iuj [[arta lingvo|artaj lingvoj]], ekzemple la '''[[Klingona lingvo]]''', ensociiĝis en tia senco, ke ĝi ekhavis grupon de parolantoj, kiu ĉefe konsistas el entuziasmaj ŝatantoj de la filma kaj televida serio ''[[Star Trek]]'', por kiu la lingvo estis kreita. Ili uzas la lingvon dum kunvenoj. Ĝi klare havas apartigan funkcion similan al tiu de la menciitaj lingvoj, kvankam tiu montriĝas nur pli sporade.
 
En la romano ''[[Native Tongue]]'' de [[Suzette Haden Elgin]], grupo de lingvistinoj konstruas lingvon nome [[Laadano]] kun la celo apartiĝi kaj kontraŭstari [[patriarkeco]]n. Ekster la romano, Elgin ankaŭ esperis, ke la lingvo iĝos iuspeca apartiga lingvo por [[feminismo|feministoj]] aŭ almenaŭ instigos la kreon de pli bona feminista lingvo.
 
Ankaŭ ensociiĝintaj lingvoj kiuj estis konstruitaj por funkcii kiel [[interlingvo]]j povas ekhavi la funkcion de apartiga lingvo. En la kazo de '''[[Esperanto]]''', tio validas almenaŭ ĉe [[raŭmismo|raŭmistoj]].