La Praktiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''''La Praktiko''''', 'La gazeto, kiu instruas kaj amuzas' aperis de 1932 ĝis 1941 kaj, kiel ''La gazetoGazeto de la mondpopoloMondpopolo'', de 1946 ĝis 1970.
 
Antaŭ la milito ĝi aperis monate kaj havis 12-16 paĝojn en formato 31x24 cm. La eldoninto estis la [[Cseh-Instituto|Internacia Cseh-Instituto]] en [[Hago]] ([[Nederlando]]) kaj la redaktoro [[Andreo Cseh]]. La tiamaj konstantaj rubrikoj estis: Lernu per la eraroj!; Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Ĝi enhavis multajn fotojn pri la Esperantista vivo. Ĉar la Esperanto-gazetaro en aliaj eŭropaj landoj en la 1930-aj jaroj pli kaj pli mutiĝis dum La Praktiko eltenis ĝis 1941, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas interesa fonto pri la historio de la Esperanto-Movado en tiu epoko. Tiel ekzemple ĝi raportis en 1936 sub la titolo: "La germana registaro kontraŭ Esperanto": »La germanregna ministro Hess .. malpermesis al ĉiuj membroj de la nacisocialista partio .. aparteni al iu artlingva organizaĵo. .. La entrepreno "[[Heroldo de Esperanto]]" intencas transiri en alian landon ..« (La Praktiko 1936/5 (53), p. 11, 1-a kol.).