Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 283:
 
Internaciaj anarkiismaj federacioj nune ekzistantaj, spite la tuj ŝanĝantaj evoluoj dum la lastaj jardekoj, estas la [[Internacio de Anarkiistaj Federacioj]], kaj je pli malgranda kongruo (tio estas ne tiom pure anarkiismaj) la [[Internacia Laborista Asocio]], kaj eĉ malpli anarkiisma la [[Internacia Liberecana Solidareco]]. La plej granda organizata anarkiismema movado nuntempe estas en Hispanio, en la formo de la [[Confederación General del Trabajo]] (CGT) kaj la [[Confederación Nacional del Trabajo]] (CNT). La membroj de CGT estis ĉirkaŭkalkulita inter 60 000 kaj 80 000. La CNT havas malpli da membroj sed ĝi sekvas pli kongrue la anarkiismajn tendencojn nerilati al la ŝtato. Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj aŭ organizoj estas en Svedio la [[Sveriges Arbetares Centralorganisation]] (SAC) kaj la [[Syndikalistiska ungdomsförbundet]] (anarkosindikatisma junularfederacio); la CNT-AIT en Francio; la [[Unione Sindacale Italiana]] en Italio; en Usono la [[Workers Solidarity Alliance]] kaj en Unuiĝinta Reĝlando [[Solidarity Federation]] kaj [[Anarkista Federacio (Britio kaj Irlando)|Anarkista Federacio]]. Ankaŭ la revoluciaj industriaj sindikatanoj [[Industrial Workers of the World]], kiuj proklamas 3,000 kotizantajn membrojn, kaj la [[Internacia Laborista Asocio]], anarki-sindikatisma sukcedanto de la Unua Internacio, restas aktive.
 
== En diversaj mondoregionoj ==
=== Juda anarkiismo ===
Juda anarkiismo estas ĝenerala termino, kiu ampleksas diversajn esprimojn de anarkiismo ene de la [[judoj|juda komunumo]].
 
Multaj homoj juddevenaj, kiel [[Emma Goldman]], [[Alexander Berkman]], [[Martin Buber]], [[Murray Bookchin]] kaj [[Noam Chomsky]], rolis en la historio de anarkiismo. Tamen, aldone al tiuj juddevenaj anarkiistoj, ankaŭ ekzistis specife judaj anarkiismaj movadoj, ene de la jida-parolantaj komunumoj de [[Orienta Eŭropo|orienta]] kaj [[Mezeŭropo|meza Eŭropo]] kaj la okcidentaj urboj, al kiuj ili migris, ekde la malfrua deknaŭa jarcento ĝis la Dua Mondmilito. Ĉiuj membroj de la unua anarkiisma grupo en la [[Rusia Imperio|Rusa Imperio]], kiu estis formita en 1903 en [[Bjalistoko|Białystok]], estis judoj.<ref name="Goncharok1">{{Citaĵo el libro|url=http://makhno.ru:7520/lit/vek_voli/3.php|titolo=Век воли. Русский анархизм и евреи (XIX-XX вв.)}}</ref> Jida-parolantaj judoj partoprenis en la [[Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo]] en 1907.
 
Judaj anarkiismaj movadoj tendencis emfazi la [[Internaciismo|internaciisman]] karakteron de la movado, sed multaj el ili ankaŭ subtenis sian nacian kulturon kaj koncentris sin sur specife judaj aferoj. Ili vigle eldonis jidan anarkiisman literaturon ekde la 1880aj jaroj ĝis la 1950aj jaroj kaj, sur multe pli malgranda skalo, ĝis la 1980aj jaroj; la lasta jida perioda eldono, ''Problemen'', estis eldonita en 1991. Krom multaj originalaj libroj, broŝuroj, poemoj kaj eseoj, ĉiuj el la gravaj verkoj de [[Pierre-Joseph Proudhon]], [[Miĥail Bakunin|Mikhail Bakunin]], [[Petro Kropotkin|Peter Kropotkin]], [[Errico Malatesta]], [[Henry David Thoreau|Henry Thoreau]], [[Lev Tolstoj|Leo Tolstoy]], [[Max Stirner]] kaj aliaj anarkiistoj estis tradukita al la jida. [[Rudolf Rocker]], nejuda germana anarkiisto, studis la jidan kaj aŭtoris multajn [[Jida lingvo|jidajn]] librojn, broŝurojn kaj artikolojn. Plej multaj judaj anarkiistoj estis [[Anarki-sindikatismo|anarki-sindikatistoj]], dum kelkaj aliaj estis [[Individuisma anarkiismo|individuismaj anarkiistoj]].
 
Dum multaj judaj anarkiistoj estis nereligiaj aŭ foje fervore kontraŭreligiaj, ankaŭ kelkaj religiaj anarkiistoj kaj profesiaj anarkiismaj pensuloj kombinis nuntempajn radikalajn ideojn kun tradicia judismo. Ankaŭ kelkaj sekularaj kontraŭaŭtoritatistoj, kiel Abba Gordin kaj [[Erich Fromm]], rimarkis menciindan similecon inter anarkiismo kaj multaj [[Kabalo|kabalaj]] ideoj, precipe en ties [[Ĥasidismo|ĥasidisma]] interpreto. Kelkaj judaj mistikaj grupoj baziĝis sur kontraŭaŭtoritatismaj principoj, iom simile al la kristanaj [[Kvakerismo|Kvakeroj]] kaj Duĥoboroj. [[Martin Buber]], profunde religia filozofo, ofte menciis la ĥasidan tradicion. Estas diversaj anarkiismaj grupoj en [[Israelo]]. En la komenco de la 21a jarcento, la israela grupo konata kiel "Anarkiistoj Kontraŭ la Muro" fariĝis ĝenerale konata en la daŭra lukto kontraŭ la kreo de la diversmaniere nomata Apartiga Muro/Barilo/Baro sur la okcidenta riverbordo de Jordano. Kvankam la plejparto de ili estas judoj, membroj de la grupo ne difinas sin kiel "judaj anarkiistoj."
 
== Enmovadaj demandoj kaj debatoj ==