Planta percepto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e enmetis referencon
Linio 44:
=== Lumo ===
[[Dosiero:Sonnenblume-hjf.jpg|dekstra|eta|250x250px|''La sunfloro'', ofta heliotropa planto kiu perceptas sunlumon kaj reagas al ĝi malrapide turnante.]]
Multaj plantorganoj enhavas lumsensivajn kombinaĵojn ([[:en:Phototropin|fototropinoj]], [[:en:Cryptochrome|kriptokromoj]] kaj [[:en:Phytochrome|fitokromoj]]), ĉiu reagante tre specife al certaj ondolongoj de lumo.[Citaĵo bezonata] Ĉi tiuj lumaj sensiloj informas la planton ĉu estas tage aŭ nokte, kiom longe estas la tago, kioma lumo estas havebla kaj de kie venas la lumo. Ŝosoj kreskas direkte al lumo kaj radikoj kutime kreskas for de lumo. Ĉi tiuj reagoj nomiĝas pozitiva [[:en:Phototropism|fototropismo]] kaj negativa fototropismo respektive. Ili estas kaŭzataj de lumsensivaj pigmentoj kiaj [[:en:Phototropin|fototropinoj]] kaj [[:en:Phytochrome|fitokromoj]] kaj la planta hormono [[aŭksino].<ref>Tomoko Tsuchida-Mayama, Tatsuya Sakai, Atsushi Hanada, Yukiko Uehara, Tadao Asami, Shinjiro Yamaguchi, (2010) [http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1111/j.1365-313X.2010.04180.x/pdf Role of the phytochrome and cryptochrome signaling pathways in hypocotyl phototropism]
<ref>Tomoko Tsuchida-Mayama, Tatsuya Sakai, Atsushi Hanada, Yukiko Uehara, Tadao Asami, Shinjiro Yamaguchi, (2010) [http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1111/j.1365-313X.2010.04180.x/pdf Role of the phytochrome and cryptochrome signaling pathways in hypocotyl phototropism]
The Plant Journal, 62, 653–662 doi: 10.1111/j.1365-313X.2010.04180.x</ref>
Multaj plantoj manifestas specifajn fenomenojn je specifaj horoj de la tago; ekzemple, certaj floroj malfermiĝas nur matene. Plantoj kontroladas la tempon de la tago per [[:en:Circadian_rhythm|molekula horloĝo]].[Citaĵo bezonata] Ĉi tiu interna horloĝo estas ĉiutage agordata al la suna horloĝo per sunbrilo. La interna horloĝo parigita kun la kapableco percepti lumon ankaŭ ebligas al plantoj mezuri la tempon de la tago kaj sekve kalkuli la sezonon de la jaro. Tiel multaj plantoj scias kiam floradi.[Citaĵo bezonata] (vidu [[fotoperiodismo]]n) La semoj de multaj plantoj ŝosas nur post ili estas elmetitaj al lumo. Ĉi tiun reagon efektivigas fitokroma signalado. Plantoj ankaŭ povas sensi la kvaliton de lumo kaj reagi taŭge. Ekzemple, en neintensa lumo, plantoj produktas pli da fotosintezaj pigmentoj. Se la lumo estas tre brila aŭ se pliiĝas la nivelo de danĝera ultraviola lumo, plantoj produktas pli da siaj protektaj pigmentoj kiuj rolas kiel sunŝirmilo.<ref>Åke Strid and Robert J. Porra.</ref>
 
=== Odoro ===