Maria lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''
La maria lingvo estas parolata en [[Mariio | Maria Respubliko]] (Marij El), kie ĝi estas la ŝtata lingvo kune kun la rusa, en [[Tatarstano|Tatario]], [[Udmurtio]], [[Baŝkirio]] kaj kelkaj aliaj regionoj de [[Rusio]].
Laŭ la popolnombrado de 1989, estas ĉirkaŭ 560 mil parolantoj de la maria lingvo, el inter 670 mil marioj.
La maria skribsistemo evoluis surbaze de la rusa alfabeto.
==Historio==
En la historio de la lingvo oni difinas kvar periodojn: 1) pra-maria (4-7 jarcentoj), kiu karakteriziĝas per relativa unueco de la maria lingvo; 2) periodo de tjurka influo, kiam mariaj teroj apartenis al la [[Bolgara ĥanlando|Bolgara]] (7-13a jarcentoj) kaj poste al la [[ĥanlando de Kazan]] (13-16a jarcentoj) kaj kiam komencas formiĝi diferencoj inter la lugomaria kaj gornomaria dialektoj; 3) periodo de la plifortiĝo de dialektaj diferencoj kaj formiĝo sub la tjurka influo de la orienta dialekto (16-20a jarcentoj); 4) Ekde la mezo de 20a jarcento - la periodo de la formiĝo de la nord-okcidenta dialekto kaj evoluo de la literaturaj normoj de la mariaj lingvoj. Rezulte de aktivaj kontaktoj kun la tjurkaj lingvoj en la maria lingvo okazis diversaj ŝanĝoj: sub influo de la [[tatara lingvo|tatara]] kaj [[ĉuvaŝa lingvo|ĉuvaŝa]] lingvoj evoluis la vokala [[sinharmonio]], estis prunteprenitaj tipoj de parigitaj verboj, pluraj sufiksoj, analitikaj formoj de preterito. La rusa lingvo havigis al la maria (speciale al ĝia gornomaria varianto) multajn vortojn, kiuj anstataŭigis la tjurkajn pruntaĵojn, kaj influis formiĝon de la kompleks-subordigitaj prepozicioj. En la maria lingvo 8 (en kelkaj dialektoj ĝis 12) vokaloj kaj 22 konsontantoj. La maria lingvo estas rigardata kiel aglutina lingvo. La unua monumento de la maria lingvo (vortlisto) datiĝas de la [[17-a jarcento]], la unua teksto – en la [[18-a jarcento]].
La lingvo estas instruata en la bazaj kaj mezaj lernejoj; en altlernejoj oni uzas ĝin kiel lingvo de instruado de sociaj studobjektoj. En maria lingvo estas eldonataj beltraĵoj, gazetoj, studlibroj, elsendatas per radio kaj televido, funkcias teatro. Studon kaj esploron de la maria lingvo efektivigas la [[Maria scienc-esplora instituto de lingvo, literaturo kaj historio]], la [[Maria ŝtata universitato]], la [[Maria pedagogia instituto]].
[[Kategorio:Finna lingvaro]]
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 28 ⟶ 21:
{{el}} http://gov.mari.ru/me/main.htm <!-- La Marioj (gazeto, ĵurnalo) "_Marij_ El" -->
{{el}} http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=MAL <!-- _MAL_ -->
{{polurinda}}
[[br:Tcheremiseg]]
|