Civilizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Petena Baseno
Linio 92:
 
==Kompleksaj sistemoj==
Grupo de teoriuloj, farante uzadon de sistema [[teorio]], konsideras civilizon kiel kompleksan sistemon, t.e., kadro per kiu grupo de objektoj povas esti analizitaj kio funkcias kongrue por produkti ian rezulton. Civilizoj povas esti rigardataj kiel retoj de [[urbo]]j kiuj aperas el antaŭ-urbaj kulturoj kaj povas esti difinita pere de ekonomiaj, politikaj, militistaj, diplomataj, sociaj kaj kulturaj interagadoj inter ili. Ajna [[organizo]] estas kompleksa [[socio|socia sistemo]] kaj civilizo estas granda organizaĵo. La teorio pri sistemoj helpas kontraŭ supraĵaj sed miskondukaj [[analogio]]j en la studo kaj priskribo de civilizoj.
 
Teoriuloj pri sistemoj konsideras multajn tipojn de rilatojn inter urboj, kiel ekonomiaj rilatoj, kulturaj interŝanĝoj kaj politik/diplomat/militaj rilatoj. Tiuj sferoj ofte okazas en diversaj skaloj. Por ekzemplo, [[komerco|komercaj retoj]] estis, ĝis la [[19-a jarcento]], multe pli grandaj ol ajnaj kulturaj aŭ politikaj sferoj. Etendaj komercaj vojoj, kiel la [[Silka Vojo]] tra [[Centra Azio]] kaj marvojoj tra la [[Hinda Oceano]] ligantaj la areojn de la [[Romia Imperio]], la [[Persa Imperio]], [[Hindio]] kaj [[Ĉinio]], estis bone establitaj jam antaŭ 2000 jaroj, kiam tiuj civilizoj apenaŭ kunhavis politikajn, diplomatajn, militajn aŭ kulturajn rilatojn. Fajte la unua pruvaro de tia longdistanca komerco estis en la [[Antikva epoko|antikva mondo]]. Dum la periodo de [[Uruk]], laŭ Guillermo Algaze, tiuj komercaj rilatoj jam estis konektintaj la sociojn de [[Egipto]], [[Mezopotamio]], [[Irano]] kaj [[Afganio]].<ref> Algaze, Guillermo, The Uruk World System: The Dynamics of Expansion of Early Mesopotamian Civilization (dua eldono, 2004) (ISBN 978-0-226-01382-4) </ref> La rezinaj trovaĵoj de la Reĝa Tombejo de [[Ur (urbo)|Ur]] sugestis, ke ili estis komercitaj norden el [[Mozambiko]].
 
==Historio de civilizoj==