Civilizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 147:
 
==Futuro==
La politikologo [[Samuel P. Huntington]]<ref> Huntington, Samuel P., The Clash of Civilizations and the Remaking of World Order, (Simon & Schuster, 1996) </ref> argumentis, ke difina karaktero de la 21a jarcento estus [[Kontraŭstaro inter Civilizacioj]]. Laŭ Huntington, konfliktoj inter civilizacioj anstataŭos la konfliktojn inter [[Nacio-ŝtato|naci-ŝtatoj]] kaj ideologioj kiuj karkcterizis la 19an kaj la 20an jarcentojn. Tiuj vidpunktoj estis forte defiataj de aliaj kiel [[Edward Said]], Muhammed Asadi kaj [[Amartya Sen]].<ref> Asadi, Muhammed (22a de Januaro 2007). "A Critique of Huntington's "Clash of Civilizations"". Selves and Others. Arkivita el la originalo en 26a de Aprilo 2009. [https://web.archive.org/web/20090426042806/http://www.selvesandothers.org/article15618.html] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018. </ref> Ronald Inglehart kaj Pippa Norris argumentis, ke "la vera kontraŭstaro inter civilizacioj" inter la [[Islama mondo]] kaj Okcidento estas okazigita pro la islama malakcepto de la okcidentaj pli liberalaj seksaj valoroj, pli ol diferenco en politika ideologio, kvankam ili notas, ke tiu manko de toleremo plej verŝajne kondukus al eventuala malakcepto de (vera) [[demokratio]].<ref> Inglehart, Ronald; Pippa Norris (March–April 2003). "The True Clash of Civilizations". Global Policy Forum. [https://www.globalpolicy.org/component/content/article/162/27604.html] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018. </ref> En ''Identity and Violence'' Sen pridemandas ĉu la homoj estus dividitaj laŭlonge de linioj de supozita "civilizacio", difinita nur de religio kaj kulturo. Li argumentas ke tio ignoras la multajn aliajn identecojn kiujn formas la homoj kaj kondukas al fokuso al diferencoj.
 
==Vidu ankaŭ==