Ben Turpin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Bernard "Ben" Turpin''' (19a de Septembro, 1869<ref> Lia naskodato estis referencita kiel 19a de Septembro, 1869, sed ankaŭ aliaj jaroj estis uzitaj en variaj momentoj fare de lia Holivuda reklammaterialo. En la usona censo de 1900 li uzis la jaron "1869", kaj ankaŭ lia mortatestilo uzis "1869", kaj ankaŭ ĉi tie oni uzos tiun jaron. [[[Encyclopædia Britannica]] erare listigas la naskojaron kiel "1874". La nekrologo de [[The New York Times]] mencias alternativajn jarojn kiel fabrikaĵoj. Lia mortatestilo listigis lian naskon kiel "September 19, 1869" kaj listigas la denaskan nomon de la patrino kiel "Buckley". The Internet Movie Database listigis lian naskon ĝuste kiel "September 19, 1869". </ref> – 1a de Julio, 1940) estis usona komikisto kaj aktoro, plej bone rememorata pro sia laboro en [[muta filmo|mutaj filmoj]]. Liaj personaj trajtoj estas [[grimaco]] kun [[Strabismo|okulkrucigo]] kaj plaĉo al vigle fizike aktivega [[komedio]]. Turpin laboris kun elstaraj artistoj kiaj [[Charlie Chaplin]] kaj [[Laurel kaj Hardy]], kaj li estis parto de la teamo de la [[studio]] de [[Mack Sennett]]. Oni konsideras lin kiel la unua filmita "viktimo" de la sceno de tortofrapo. Kiam venis la [[sonkino]], Turpin decidis retiriĝi, investinte profite en terenoj, kvankam li annkoraŭ faris fojajn [[kameo]]jn.
 
Li ekkarieris en [[vodevilo]], [[burlesko]] kaj [[cirko]]j. Li bazigis sian komikecon sur la grimaco kun [[Strabismo|okulkrucigo]], pri kio oni rakontas multajn anekdotojn, pri nevola [[strabismo]], pri deziro ne kuraci ĝin, pri asekurkontrakto por eviti ties kuracon ktp. Alia trajto en lia aspekto estis dika densa [[liphararo]]. Li komencigis sian karieron ĉe [[Essanay]]. Charlie Chaplin venis al Essanay en 1915 kaj tiam Turpin iĝis duaranga en duopo kun li, sed tiu teamo ne bone funkciis kaj finfine Chaplin foriris al Kalifornio, dum Essanay ne tiom bone prosperis. Turpin foriris al Vogue kaj poste al [[Mack Sennett]] kie li bone sukcesis laŭlonge de la [[1920-aj jaroj]].