Pieroto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Paul Legrand by Nadar c1855.jpg|thumb|250px|Paul Legrand kiel Pieroto ĉirkaŭ 1855. Foto de [[Félix Tournachon Nadar|Nadar]].]]
'''Pieroto''' (kaj internacie '''Pierrot''') estas en [[teatro]] ''[r]olulo en la itala komedio k franca pantomimo, rekonebla per sia farunkovrita vizaĝo k longmanika, malstrikta blanka kitelo.''<ref>NPIV [http://vortaro.net/#Pieroto] Alirita la 4an de Septembro 2018.</ref> Nome li estas [[Stereotipo|stereotipa]] [[rolulo]] de [[pantomimo]] kaj de ''[[Delarto|commedia dell'arte]]'' kies origino estas en la fino de la 17-a jarcento en la itala trupo de [[aktoro]]j kaj [[komikisto]]j kiuj ludis en [[Parizo]] konata kiel ''[[Itala teatrejo de Parizo|Comédie-Italienne]]''; la nomo ''Pierrot'' estas diminutivo de Pierre (Petro), pere de la sufikso -ot. Lia karaktero en nuntempa popola kulturo — en [[poezio]], [[fikcio]], kaj vidaj artoj, same kiel en verkoj por teatro, [[kino]], kaj [[opero]] — estas tiu de trista [[klaŭno]], deziranta la amon de Kolombino, kiu kutime rompas lian koron kaj lasas lin por [[Arlekeno]]. Li ludas senmaske, montrante blankigitan vizaĝon, kaj vestas larĝan blankan [[bluzo]]n kun grandaj butonoj kaj ankaŭ larĝan blankan pantalonon. Foje li aperas kun kolumo kaj ĉapelo, sed plej ofte, ekde lia ludado fare de Jean-Gaspard Deburau, li portas nek kolumon nek ĉapelon, nur nigran verto-ĉapon. La difina karaktero de Pieroto estas lia [[naiveco]]: li estas vidata kiel stultulo, ofte mokcelo, sed tamen fidema.
 
{{redaktata}}
Estis ĝenerale bufoneca Pieroto kiu aperis sur la scenejoj de Eŭropo dum la du unuaj jarcentoj de sia historio. Kun jam fruaj signoj de respekto, eĉ simpatia sinteno al la rolulo kiu aperis en la teatraĵoj de [[Jean-François Regnard]] kaj en la pentraĵoj de [[Antoine Watteau]], sinteno kiu alprofundiĝos en la 19-a jarcento, post la [[Romantismo|Romantikistoj]] postulis la figuron kiel propra. Por [[Jules Janin]] kaj [[Théophile Gautier]], Pieroto ne estis stulta sed [[avataro]] de la homoj de la post-[[Franca Revolucio|revolucio]], luktantaj, foje tragedie, por atingi lokon en la burĝara mondo.<ref>Janin nomis la Pieroton de Deburau "la popolo inter la popolo" ([http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k204330f/f182.image pp. 156-57]); Gautier identigis lin kiel "la moderna proletaro, la pario, la pasiva kaj senhereda estaĵo" (V, 24).</ref> Kaj postaj art/kulturaj movadoj trovis lin same klina al sia idearo: la [[Dekadenca movado|Dekadencistoj]] turnis lin, kiel ili mem, en seniluzia disĉiplo de [[Schopenhauer]], malamiko de la Virino kaj de dematura ideismo; la [[Simbolismo (arto)|Simbolistoj]] vidis lin kiel izolita suferanto, sur la kruco de animema sensivo, kun amiko nur en la malproksima luno; la [[Modernismo|Modernistoj]] konvertis lin en [[James Abbott McNeill Whistler|ŭistlera]] temo por pentraĵoj egalaj laŭ formo, koloro kaj linino. Resume, Pieroto iĝis ''alter-ego'' de la artisto, specife de la fame aliigita artisto de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento.<ref>Por studo de la rilato inter modernaj artistoj kaj klaŭnoj ĝenerale, vidu Régnier, Ritter, kaj [[Jean Starobinski|Starobinski]]. Pri la moderna artisto specife kiel Pierrot, vidu Storey, ''Pierrot: a critical history'', pp. 93–193, kaj ĉiujn el liaj ''Pierrots on the stage''; ankaŭ Green kaj Swan, Kellein, Palacio, Sensibar.</ref> Lia fizika izoleco; liaj akraj faloj en mutismo, la heredo de la granda mimo Deburau; liaj blankaj vizaĝo kaj kostumo, sugeste ne nur senkulpigon sed ankaŭ la palecon de la morto; lia ofte frustrata persekuto de Kolombino, pare kun lia neniam venkita senvorta naiveco — ĉio konspiris por meti lin ekster la fermita mondo de la ''commedia dell'arte'' kaj en la pli granda regno de [[mito]]. Multo de la mita kvalito ("Mi estas Pierrot," diris [[David Bowie]]: "mi estas ĉiu homo")<ref name="bowiegoldenyears.com">Jean Rook, [http://www.bowiegoldenyears.com/articles/760505-dailyexpress.html "Waiting for Bowie, and finding a genius who insists he's really a clown"], ''Daily Express'', 5a de Majo 1976.</ref> ankoraŭ aliĝas al la "trista klaŭno" de la postmoderna epoko.
 
==Notoj==