Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 292:
Judaj anarkiismaj movadoj tendencis emfazi la [[Internaciismo|internaciisman]] karakteron de la movado, sed multaj el ili ankaŭ subtenis sian nacian kulturon kaj koncentris sin sur specife judaj aferoj. Ili vigle eldonis jidan anarkiisman literaturon ekde la 1880aj jaroj ĝis la 1950aj jaroj kaj, sur multe pli malgranda skalo, ĝis la 1980aj jaroj; la lasta jida perioda eldono, ''Problemen'', estis eldonita en 1991. Krom multaj originalaj libroj, broŝuroj, poemoj kaj eseoj, ĉiuj el la gravaj verkoj de [[Pierre-Joseph Proudhon]], [[Miĥail Bakunin|Mikhail Bakunin]], [[Petro Kropotkin|Peter Kropotkin]], [[Errico Malatesta]], [[Henry David Thoreau|Henry Thoreau]], [[Lev Tolstoj|Leo Tolstoy]], [[Max Stirner]] kaj aliaj anarkiistoj estis tradukita al la jida. [[Rudolf Rocker]], nejuda germana anarkiisto, studis la jidan kaj aŭtoris multajn [[Jida lingvo|jidajn]] librojn, broŝurojn kaj artikolojn. Plej multaj judaj anarkiistoj estis [[Anarki-sindikatismo|anarki-sindikatistoj]], dum kelkaj aliaj estis [[Individuisma anarkiismo|individuismaj anarkiistoj]].
 
Dum multaj judaj anarkiistoj estis nereligiaj aŭ foje fervore kontraŭreligiaj, ankaŭ kelkaj religiaj anarkiistoj kaj profesiaj anarkiismaj pensuloj kombinis nuntempajn radikalajn ideojn kun tradicia judismo. Ankaŭ kelkaj sekularaj kontraŭaŭtoritatistoj, kiel Abba Gordin kaj [[Erich Fromm]], rimarkis menciindan similecon inter anarkiismo kaj multaj [[Kabalo|kabalaj]] ideoj, precipe en ties [[Ĥasidismo|ĥasidisma]] interpreto. Kelkaj judaj mistikaj grupoj baziĝis sur kontraŭaŭtoritatismaj principoj, iom simile al la kristanaj [[Kvakerismo|Kvakeroj]] kaj Duĥoboroj. [[Martin Buber]], profunde religia filozofo, ofte menciis la ĥasidan tradicion. Estas diversaj anarkiismaj grupoj en [[Israelo]]. En la komenco de la 21a jarcento, la israela grupo konata kiel "[[Anarkiistoj Kontraŭ la Muro"]] fariĝis ĝenerale konata en la daŭra lukto kontraŭ la kreo de la diversmaniere nomata Apartiga Muro/Barilo/Baro sur la okcidenta riverbordo de Jordano. Kvankam la plejparto de ili estas judoj, membroj de la grupo ne difinas sin kiel "judaj anarkiistoj."
 
== Enmovadaj demandoj kaj debatoj ==