Los Angeles Times: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:LATimesBuilding.jpg|thumb|right|Histori konstruaĵo de ''Los Angeles Times'', vidita el la angulo de la stratoj 1a kaj Spring.]]
'''''Los Angeles Times''''' estas ĉiutaga [[ĵurnalo]] kiu estis publikigita en [[Los Angeles]], [[Kalifornio]], [[Usono]], ekde 1881. Ĝi estas la kvara plej cirkulanta inter la ĵurnaloj de Usono, kaj estas la plej granda gazeto el Usono kiu ne havas sian sidejon sur la orienta marbordo.<ref>[https://www.worldatlas.com/articles/the-10-most-popular-daily-newspapers-in-the-united-states.html "The 10 Most Popular Daily Newspapers In The United States".] Alirita la 11an de Septembro, 2018. </ref> Tiu gazeto estas konata pro sia traktado de temoj kiuj estas partikulare interesaj sur la usona okcidenta marbordo, kiel [[enmigrado|enmigraj tendencoj]] kaj [[natura katastrofo|naturaj katastrofoj]]. Ĝi ricevis pli ol 40 premiojn [[Premio Pulitzer|Pulitzer]] pro ties traktado de tiuj kaj aliaj temoj. Je la 18a de Junio, 2018, posedo de la ĵurnalo estis kontrolita de Patrick Soon-Shiong, kaj la ĉefredaktoro estis Norman Pearlstine.
 
En la [[19-a jarcento]], la gazeto estis konata pro sia civitana lokismo kaj opozicio al [[sindikato]]j, kio kondukis al fakto ke oni bombis ties sidejon en 1910. La gazeta profilo ege kreskis en la 1960-aj jaroj sub la eldonisto Otis Chandler, kiu adoptis pli nacian fokuson. Pli ĵuse, la legantaro de la ĵurnalo malpliiĝis kaj ĝi suferis serion de ŝanĝoj de posedantoj, reduktojn de laboristaro, kaj aliajn polemikojn. En Januaro 2018, la laboristaro voĉdonis por sindikatiĝi, kaj en Julio 2018 la gazeto translokiĝis el sia historia urbocentra sidejo al instalaĵo proksima al la [[Losanĝelesa Internacia Flughaveno]].