'''Civilaj liberecoj''' aǔaŭ '''personaj liberecoj''' estas personaj garantioj kaj [[libereco]]j kiujn la [[registaro]]j ne rajtas malobei, ĉu laǔleĝelaŭleĝe ĉu laǔlaŭ juĝista interpreto, sen deviga proceso. Kvankam la enhavo de la termino diferencas inter landoj, la civilaj liberecoj (aǔaŭ simple liberoj) povas inkludi ekzemple la protekton de la [[pensolibero]], la [[gazetarlibereco]], la [[Religia libereco|religilibero]], la [[parollibereco]], la [[kunvenlibereco]], la rajto al la sekureco kaj la [[libero]], la esprimlibereco, la rajto al la privateco, la rajto al [[Egaleco antaŭ la leĝo|egaleca traktado fare de la leĝaro]] kaj de la juraj procesoj, la rajto al justa juĝo, kaj la rajto al la vivo. Aliaj civilaj liberecoj estas la rajto al propra [[posedo]], la rajto al [[memdefendo]], kaj la rajto al la korpa integreco. Ene de la distingoj inter civilaj liberecoj kaj aliaj tipoj de libero, ekzistas distingoj inter pozitivaj liberoj/pozitivaj rajtoj kaj negativaj liberoj/negativaj rajtoj.
==Bibliografio==
* Dershowitz, Alan. [https://www.chronicle.com/free/v48/i05/05b00901.htm "Preserving Civil Liberties."] Reflections on the Fractured Landscape, spec. sec. of Chronicle of Higher Education, Chronicle Review, September 28, 2001. Alirita la 11an de AǔgustoAŭgusto, 2006.
* Smith, Jean Edward, kaj Herbert M. Levine. Civil Liberties and Civil Rights Debated. Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall, 1988.
|