Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sodacan (diskuto | kontribuoj)
Linio 373:
 
===Situacio antaŭ la unua mondmilito===
{{ĉefartikolo|UnuaEduarda mondmilitoperiodo|Sporto|Kapitalismo}}
En la interŝanĝo de la [[19-a jarcento|19-a]] kaj la [[20-a jarcento]]j la vivkondiĉoj denove plikvalitiĝis. La videblaj ŝanĝoj kiel gasa [[hejtado]] kaj lumigo en [[hejmo]]j, la aspekton de urboj alikreita en la t.n. viktorinan stilon, la evoluo de [[trafiko]] (ĉefe de [[fervojo]]) alportis grandan komforton. Kreskis [[salajro]]j kaj ĉiuj civitanoj povis permesi al si freŝan [[pano]]n, [[viando]]n kaj [[lakto]]n. La sociaj ŝanĝoj rilatis al '''lernej-aferoj''', en la jaroj [[1870]] kaj [[1891]] estis eldonitaj du leĝoj pri la klereco, kiuj ordonis devigan lernejan vizitadon por la infanoj ĝis la 13 jaroj. Ili lernis [[legado|legi]], [[skribado|skribi]] kaj [[kalkulado|kalkuli]]. Oni komencis konstrui [[universitato]]jn en la novaj industriaj centrejoj. Ili celis precipe al sciencaj kaj teknikaj direktoj eluzeblaj en la industrio. Malfortiĝis la potenco de vilaĝaj senjoroj, proprumantoj de grundo. Ili jam ne povis libervole preni la grundon kaj devigi la agrikulturistojn, por ke ili laboru. En la jaro [[1888]] estis nuligita sistemo de lokaj juĝistoj, al kiuj restis kompetencoj nur por solvi malgrandajn konfliktojn. Anstataŭigis ilin '''distriktaj komitatoj''' kunmetitaj el la elektitaj membroj. En [[1908]] estis enpraktikigita sistemo de [[emerito]] kaj ekde [[1911]] la civitanoj devas pagi por si [[asekuro]]n. Malfortiĝis influo de la eklezio, vilaĝaj pastroj perdis sian influon je la loĝantaro. La urbaj homoj ne ŝatis vizitadi preĝejojn. Aperis novaj manieroj de pasigado de libera tempo. En la urboj estis malfermitaj [[muzeo]]j, [[parko]]j, [[baniĝejo]]j kaj [[biblioteko]]j. Oni renkontiĝis en kafejoj kaj gastejoj. La fervojo ne servis nur kiel transporto al laboro, la vojaĝado fariĝis rimedo de ripozo. La laboristoj vojaĝis precipe al ĉemaraj lokoj, la meza tavolo libertempis en vilaĝoj. Nova invento de [[biciklo]] signifis krom transporto ankaŭ novan fonton de amuzo, ĉefe por junaj virinoj.