Norbert Barthelmess: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Verkoj: Enkonduko al Ekzilo kaj azilo
e Villepinte (Seine-Saint-Denis)
Linio 20:
Reveninte en Germanio, li ne povis partopreni la unuan postmilitan SAT-kongreson en Arhuzo (1947) pro tro malfrua vizoricevo, sed revidis multajn kamaradojn el la karavano, kiu venis el Francio kaj haltis en Germanio, survoje al Danio. Post multaj administraj klopodoj li revenis al Parizo en aŭgusto [[1948]], kaj denove dungiĝis ĉe [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] kiel ĝenerala sekretario kaj redaktanto de [[Sennaciulo]]. Dum la postaj jaroj li ankaŭ aktivis en la kabaredo de la [[Tri koboldoj]], interalie kiel pianludanto.
 
En 1961 li translokiĝis al [[Villepinte (Seine-Saint-Denis)|Villepinte]], 15 km norde de Parizo, en ruldomo sur libera tereno, pruntita de iu el la "ruĝaj pioniroj", kiujn li prizorgis en la 30-aj jaroj. Fine de [[1982]] li ĉesis redakti [[Sennaciulo]]n, kaj transdonis la taskon al [[Kreŝimir Barkoviĉ]], post dujara provperiodo. Li plu helpis per redaktaj konsiloj kaj partoprenis en la korektado de la presprovaĵoj ĝis kiam li ne plu kapablis regule viziti la SAT-sidejon.
 
Spertinte plurajn agresojn kaj difektiĝon de sia ruldomo, li translokiĝis en 1986 al Bry-sur-Marne, kie li en pli sekura kadro pasigis siajn lastajn monatojn. Li tie mortis la 30-an de novembro [[1987]]. Lia korpo estis donacita al medicina fakultato.