Tradukoscienco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La rusa teoriisto de la tradukarto, Kornej Chukovski, skribas jenon en sia libro "''Supera Arto''" (Moskvo, 1963): "Ĉiu epoko indas la tradukon, kiun ĝi daŭre toleras, kaj ankaŭ la tradukon, kiun ĝi admiras." Post longaj historiaj kaj teoriaj ekskursoj, post multaj konkretaj observoj li konkludas, ke la nocio "ĝusteco" estas ŝanĝebla kaj ke "ĉiu epoko kreas propran imagon pri tio, kion signifas ĝusta traduko."
 
== LiteraturoBibliografio ==
En daŭro de jardekoj aperis multaj artikoloj, eseoj, studoj, libroj pri la tradukarto. Pri tiu ĉi grava parto de la Esperanta kulturo verkis plej elstaraj esperantistaj tradukistoj, poetoj, eseistoj kiel Edmond Privat: ''[[Esprimo de Sentoj en Esperanto]]'' (1957), Kalman Kalocsay: ''[[Kiel Verki kaj Traduki Poemojn]]''(976), Fernando de Diego: ''Pri Esperanta Tradukarto''(1979), K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard: ''[[Parnasa Gvidlibro]]'' (1984, tria eldono), G. Waringhien: ''Ankoraŭ pri la Traduk-arto''(1983), William Auld: ''La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo'' (1978), William Auld: ''Pri la Traduko de Poezio'' (1965), Atanas Atanasov - Ada: ''La Arto Traduki'' (1983).