Demokratia Popola Respubliko Jemeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 43:
La '''Demokratia Popola Respubliko Jemeno''' - [[arabe]] <big>جمهورية اليمن الديمقراطية الشعبية</big> - estis ŝtato sur la teritorio de [[Suda Jemeno]], kiu ekzistis inter la jaroj [[1967]] kaj [[1990]]. Post la atingo de ŝtata sendependeco la lando unue nomiĝis "Popola Respubliko Jemeno", sed tri jarojn pli poste alprenis la plenan nomon, kiun ĝi tenis ĝis la jaro 1990.
 
La Demokratia Popola Respubliko Jemeno sub gvido de [[marksismo|marksisma]] unueca partio sekvis komunisman politikon kaj havis proksimajn rilatojn kun la eŭropaj komunisme gviditaj ŝtatoj de la [[Varsovia Kontrakto]] kaj aparte kun ties gvida ŝtato [[Sovetunio]]. Kun la [[Jemena Araba Respubliko]] en [[Norda Jemeno]] kaj kun [[SaŭdaSauda Arabio]] plurfoje ekzistis armitaj konfliktoj ĉe la ŝtataj limoj. Kun [[SaŭdaSauda Arabio]] dum 1976 kaj pli poste ankaŭ kun [[Kuvajto]] la lando subskribis interkonsentojn pri paco, kaj sekve de tio la lando inter alie ankaŭ de SaŭdaSauda Arabio ricevis ekonomian helpon. Ankaŭ kun la same arabia ŝtato [[Omano]] ekzistis konfliktoj, kiam dum milito en Omano, kiu daŭris ĝis la jaro 1975, socialisma [[gerilo|gerila]] movado estis subtenita de la Popola Respubliko.
 
Dum 1986 ene de la unueca partio pro konfliktoj rilate al la politika malfermo de la lando ekestis dusemajna armita civila milito, kiu kaŭzis la morton de miloj da civitanoj kaj gvidis al la malpotencigo kaj mortigo de la ŝtata ĉefo ''Ali Nasser Muhammad'' (1980–1986), kiu estis subteninta aparte proksimajn rilatojn al Sovetunio. Kiam la komunismaj reĝimoj de Orienta Eŭropo kaj fine ankaŭ la reĝimo de Sovetunio inter la jaroj 1989 kaj 1991 unu post la alia kolapsis, la Demokratia Popola Respubliko Jemeno politike kaj ekonomie alproksimiĝis al la [[Jemena Araba Respubliko]] en [[Norda Jemeno]] kaj fine la [[22-an de majo]] [[1990]] la du partoj de [[Jemeno]] unuiĝis. Provo de la lasta ŝtata ĉefo de la komunisma Suda Jemeno, ''Haidar Abu Bakr al-Attas'' denove apartigi la du landopartojn, fiaskis dum [[1994]]. Kontraste al la grandaj politikaj tensioj, kiuj regis inter [[Okcidenta Germanio|Okcidenta]] kaj [[Orienta Germanio|Orienta]] [[Germanio]] ĝis la jaro [[1989]] aŭ inter [[Suda Koreio|Suda]] kaj [[Norda Koreio|Norda]] [[Koreio]] ankoraŭ nun, la rilatoj inter Norda kaj Suda Jemeno tamen ĉiam estis relative amikaj, kaj jam dum [[1972]] estis subskribita interkontrakto pri iam posta reunuiĝo de la lando.