Heraldikaj partigoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
kreado
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:25, 2 jun. 2004

En heraldiko, oni nomas partigoj la regulaj disigoj en pluraj geometrikaj zonoj de kampo, de suraĵo aŭ de zono kiu rezultas el antaŭa partigo. La zonoj tiel kreitaj kuŝas samnivele, flanko ĉe flanko (kontraste al la suraĵoj, « lokitaj sur »).

Dosiero:Bla part.png
La 4 ĉefaj partigoj estas
  • 1. fendita
  • 2. tranĉita
  • 3. bende duonigita
  • 4. malbende duonigita
Tiu bazaj partigoj povas kombiniĝi senlime
  • 5. kruce kvaronigita (tre ofta)
  • 6. saltiere kvaronigita
  • 7. kojnumita (en 2 alternaj koloroj)
La vorto streko uziĝas kiel nomo de partiga limo-linio. Per ĝi, eblas priskribi, ajnajn partigojn, ekzemple :
  • 8. fendita per tri strekoj kaj tranĉita per du.
Tamen, ĉaj plej oftas la regulaj partigoj, oni ne ofte bezonas la supran sistemon :
  • 9. malbende trionigita (= malbende disigita per du strekoj)
  • 10. palisforke trionigita
"Ripetado" uziĝas kiam partigo kreas paran nombron da zonoj uzantaj alterne du kolorojn: (analoge tio ankaŭ uziĝas por pecoj: vidu la specialan paĝon)
  • 11. trabumita en 6 zonoj (el gorĝo kaj el oro)
  • 12. palumita kontraŭpalumita en 8 pecoj (el sinoplo kaj el gorĝo)
Repartigo okazas kiam la sama partigo ripetiĝas sur zono ĵus kreita:
fine, sufiĉe oftas partigojn kiu kreas pavimadojn alterne uzantajn du kolorojn, nomataj "ŝakumita" por simileco kun la ŝaktabulo :


La partigoj ne obeas la regulon pri kontrasto de la koloroj.

Rimarko pri la esperantaj vortoj:

La partigoj estantaj rezulto de divido, ili nomiĝas per la verbo kiu dividis en "ita" formo, eventuale akompanata per adverbo kiu precizas la direkton. La Ripetado de du samaj formoj alterne uzantaj du koloroj, nomiĝas per la nomo de la formo ripetata kun "umita".