Kangaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 7 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q1033186)
ĝustigis interpunktojn; malmulte ŝanĝis sintakson por pliklarigi
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
Linio 3:
[[Dosiero:Map of Cangaço.png|upright|thumb|150px|Kie la Kangaso estis pli ofta]]
 
La Kangaso komenciĝis en la 18-a jarcento. Unue la terposedantoj ekvarbis rabistojn por elpeli indiĝenojn, kaj poste, ekde la granda trosekeco de la jaro 1877, utiligis portiujn por protekti siajn terojn kontraŭ invado fare de malsataj migrantoj, ekde la granda trosekeco de la jaro 1877, kiu forte trafis la tutan regionon. La rabistojn oni nomis cangaceiros (/kanga'''sej'''ruz/), esperante kangasanoj aŭ kangasistoj.
 
[[Dosiero:Caruaru-Fazenda-Nova-Cangaceiro.jpg|thumb|left|150px|Statuo de Cangaceiro]]
Linio 11:
Malgraŭ tiu krima sinteno ili famiĝis kiel kuraĝaj plenumantoj de la Dia justeco kontraŭ la potenculoj kaj kontraŭ la registaraj estroj, opinio iomgrade apogata de la populara [[Cearao|cearaa]] mesiisma pastro [[Padre Cícero]], al kiu la rabistoj iris por peti Dian protekton. La plej alta pinto de la fenomeno estis inter jaroj [[1919]] kaj [[1927]], dum kiuj ĉirkaŭ 25 grupoj da rabistoj agadis sur la [[Brazilo|Brazila]] Nordoriento. Virinoj ekpartoprenis en la Kangaso je [[1930]]. La infanoj, kiuj naskiĝis ĉe la Kangaso, ĉiam estis lasitaj al pastroj, koloneloj, juĝistoj, militistoj kaj amikoj.
 
Ĉiuj grupoj havis sian propran ĉefon. La unua, kiu famiĝis en la tuta [[Brazilo]] estis Antônio Silvino, kaŝnomo de Manuel Batista de Moraes (1875-1944),; sed plej konata kaj timata fariĝis [[Lampião]], kies vera nomo estis Virgulino Ferreira da Silva (1900? – 1938), ankaŭ konata kiel ''La Reĝo de la Kangaso'' kaj kiel ''La Reĝo de la Sertão'' (Sertão estas geografia subregiono, kiun tute enhavas la [[Brazilo|Brazila]] Nordoriento) . [[Lampião]] kaj [[Maria Bonita]] (la fama edzino de [[Lampião]]) estis kaptitaj kaj mortigitaj la {{daton|28|julio|1938}}.
 
La morto de [[Lampião]] ekkaŭzis la finon de la Kangaso, ĉar aliaj ĉefoj pro teruro estis senreziste ankaŭ kaptitaj. Aldone al la falo de la Reĝo de la Kangaso helpis la enkondukado de [[maŝinpafilo|maŝinpafiloj]] en la militoj, kadre de la agoj efektivigitaj de la iama brazila prezidento [[Getúlio Vargas]] dum la [[Nova Ŝtato]]. La lasta Kangasa ĉefo estis Corisco (Ko'''ris'''ko) (Cristiano Gomes da Silva Cleto), mortigita de la polico la {{daton|25|majo|1940}}.