Antikva greka literaturo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[File:Houghton MS Gr 20 - Theogeny, 10.jpg|thumb|
'''Antikva greka literaturo''' referencas al la [[literaturo]] verkita en la [[antikva greka lingvo]] el la plej fruaj tekstoj ĝis la epoko de la [[Bizanca Imperio]]. La plej fruaj survivantaj verkoj de antikva greka literaturo, date reen el la komenco de la [[Arkaika Epoko|arkaika periodo]], estas la du epopeaj poemoj ''[[Iliado]]'' kaj ''[[Odiseado]]'', kies agado okazas en la [[Mikena civilizo|Mikena epoko]]. Tiuj du [[epopeo]]j, kun la [[Homeraj himnoj]] kaj la du poemoj de [[Heziodo]], nome ''[[Teogonio]]'' kaj ''[[Laboroj kaj tagoj]]'', estas la ĉefaj fondiloj de la greka literatura tradicio kiu pluis en la epokoj de la [[Klasika Grekio|Klasika]], Helenisma kaj [[Romia Grekio|Romia periodoj]].
La lirikaj poetoj [[Sapfo]], [[Alkajo]], kaj [[Pindar]] estis tre influaj dum la komenca disvolvigo de la greka poezia tradicio. [[Esĥilo]] estas la plej frua greka dramaturgo de tragedioj el kiuj neniu survivis kompleta. [[Sofoklo]] estas fama pro siaj tragedioj pri [[Edipo]], partikulare ''[[Reĝo Edipo]]'' kaj ''[[Antigona (mitologio)|Antigona]]''. [[Eŭripido]] estas konata pro siaj teatraĵoj kiuj ofte transiris la limojn de la tragedia ĝenro. La komedia dramaturgo [[Aristofano]] verkis en la ĝenro de la Malnova Komedio, dum la posta dramaturgo [[Menandro]] estis frua pioniro de la Nova Komedio. La historiistoj [[Herodoto]] kaj [[Tucidido]], ambaŭ el kiuj vivis dum la 5a jarcento a.K., verkis rakontojn de okazaĵoj kiuj ja okazis tuj antaŭ kaj dum siaj propraj vivodaŭroj. La filozofo [[Platono]] verkis dialogojn, kutime centritaj ĉirkaŭ sia instruisto [[Sokrato]], kiun traktas variajn filozofiajn temojn, dum lia disĉiplo [[Aristotelo]] verkis nombrajn traktaĵojn, kiuj poste iĝis tre influaj.
Gravaj postaj verkistoj estis [[Apolono de Rodo]], kiu verkis ''Argonaŭtika'', epopea poemo pri la veturo de la [[Argonaŭtoj]], [[Arkimedo]], kiu verkis fundamentajn matematikajn traktaĵojn, kaj [[Plutarko]], kiu verkis ĉefe biografiojn kaj eseojn. La verkisto de la dua jarcento nome [[Luciano de Samosato]] estis helenigita siriano, kiu verkis ĉefe verkojn de [[satiro]].
La antikvgreka literaturo havis fortan efikon sur la posta [[Greka literaturo]] kaj ankaŭ sur la [[Eŭropa Literaturo]]. Partikulare, multaj verkistoj de [[Latina literaturo]] inspiriĝis el iliaj grekaj antaŭuloj. Eĉ ekde la [[Renesanco]], eŭropaj aŭtoroj ĝenerale, kiel [[Dante Alighieri]], [[William Shakespeare]], [[John Milton]], kaj [[James Joyce]], verkis el klasikaj temoj kaj motivoj.
== Helenlingvaj aŭtoroj ==
|