Centjara milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 71:
 
== [[1389]]–[[1435]]: Militpaŭzoj, traktatoj, anglaj konkeroj, kaj francaj baraktadoj ==
Dum tiu periodo okazis nova milito : la [[enlanda milito|intercivitana milito]] inter la [[ArmanjakoArmanjakoj]]j kaj la [[Burgonjo|Burgonjanoj]]. Fakte, la nova franca reĝo, [[Karlo la 6-a (Francio)|Karlo la 6-a]] (''Charles VI le Fou'', [[1380]]-[[1422]]), freneziĝis en [[1392]]. Tial la povon volis preni liaj onkloj. Inter ili, la Burgonja duko [[Filipo la 3-a]] ''(Philippe III le Hardi)'' estis unu el la plej potencaj. Kiam li forpasis en [[1404]], la Orleana duko prenis la reĝan povon. La filo de Filipo, [[Johano Sentima]] ''(Jean sans Peur)'' volis la povon kaj pro tio li mortigis la Orleanan dukon je la [[23-a de novembro]] [[1407]]. Honora milito ekis. La filo de la Orleana duko fondis la grupon de la Armanjakoj por kontraŭi la grupon de la Burgonjanoj (vidu [[intercivitana milito inter la Armanjakoj kaj la Burgonjanoj|intercivitana milito inter la Armanjakoj ''(Armagnacs)'' kaj la Burgonjanoj ''(Bourguignons)'']]). Tiu milito apartenas al la Centjara Milito, ĉar tiuj grupoj kelkfoje aliancis kun la Angloj, ekzemple en [[1418]].
 
Pro la reĝa frenezo, je la [[21-a de majo]] [[1420]] estis subskribata traktato inter la Francoj kaj la Angloj. Karolo la 6-a edzigis sian filinon Katerinon al la hereda filo de la angla reĝo, estonta [[Henriko la 6-a (Anglio)|Henriko la 6-a]] ''(Henry VI)''. Plie, li akceptis ke post lia morto Henriko la 6-a iĝu franca reĝo.